Semajnfino en Mozet, februaro

Antaŭ unu semajno okazis la 20a renkontiĝo de la verdaj skoltoj. Ĝi okazis en Mozet, Valonio. Ĝuste tie kie okazos PEKO! De vendredo la 20a ĝis dimanĉo la 22a de februaro 2015. Se ni kalkulas per tranoktoj, kaj kalkulante ĉiujn semajnfinojn kiel 2 tranoktoj kaj du longaj semajnfinojn (4 tranoktoj) kaj 2 longajn tendumadon... Tiel estis la 58a kaj la 59a tranoktoj por la verdaj skoltoj. Ene de la du lastaj jaroj, ni organizis preskaŭ du monatoj da renkontiĝoj! Nun vi komprenas kial la verdaj skoltoj tiel bone akordiĝas. Simple ĉar ili kreskis kune dum la du lastaj jaroj. Jen…
Legi pli

Mozet, 20-22aj de februaro

Restas du tagoj antaŭ revidi unu la alian \(^_^)/ Kie okazos? La semajnfino okazos en la kastelo de la skoltinoj de Belgio. En Mozet, apud Namuro. Tie kie okazos PEKO2015. Tiel la skoltoj malkovros la lokon kaj povos pli helpi dum PEKO. Kiuj partoprenos Delfeno, Jonas kaj Mira el Antverpeno, (Flandrio) Kolibro el Bruselo Gibono kaj Ugo el Tamines (Valonio) Jérôme el Jemeppe s/S (Valonio) Dingo el Givet (Francio) Bongo kaj Linko el Duisburg (Germanio) Do 10 adoleskuloj inter 13 kaj 17 jaroj. Kies tri novuloj (gratulojn al ili pro ilia kuraĝo). Ili komencis lerni Esperanton antaŭ kelkaj tagoj aŭ…
Legi pli

Januara Semajnfino

Bonega reeko La unua semajnfino de la jaro 2015 okazis de vendredo la 16a ĝis dimanĉo la 18a de januaro. En Tamines (Valonio). Ni gastis en la skoltejo de la skoltoj de Tamines. La loko estis bonega kaj tre facile atingebla. Ili disponas du etaĝojn de unu domo. Du malgrandaj salonoj kie ni kuiris, manĝis kaj spektis filmon. Kaj unu granda sub la tegmento kie la skoltoj froste dormis. (Legi pli…)
Legi pli

Nova aŭto!

Dank'al viaj donacoj (kaj al la kaso) ni povis pagi la plej grandan reklamon sur la aŭto de Lupo. Ĝi estis farita la 20an de januaro. Jen kelkaj fotoj.   La 27an, Lupo prezentis la agadojn de la verdaj skoltoj en la klubo de Marcinelle. Do ili estis la unuaj kiuj povis spekti ĝin rekte. Sekvontsemajne, Lupo gvidos infanojn dum "verdaj klasoj" en Bouillon (valonaj ardenoj). Unu semajno kun 40 infanoj el Uccle. La sekvanta kun 64 infanoj el Mouscron (inter 8 kaj 10 jaroj). Kompreneble Lupo informos ilin pri Esperanto kaj la verdaj skoltoj. Fakte kun la aŭto estos…
Legi pli

Excel’LANGUES 2014

La 13an kaj 14an de novembro 2014, Françoise kaj Lupo kontribuis al Excel'LANGUES en Libramont \(^_^)/ Kio estas Excel'LANGUES? Excel'LANGUES estas lingvo-festivalo por infanoj inter 10 kaj 12 jaroj. Ĝi estas organizita far la asocio sen profitcelo Réseau Langues. Tiu asocio celas promocii lingvojn kaj lingvo-lernadon en la provinco Luksemburgo en Belgio. Tiu provinco estas la plej granda kaj la malplej popola en Valonio. Pro tio ne eblas sendi prelegantojn en ĉiujn lernejojn. Tro kostus! Do ili trovis bonegan solvon: organizi dum du tagoj lingvo-festivalon nur por junaj lernantoj! La organizado estis nekredebla. Vere ili kreis imitindan modelon. La infanoj…
Legi pli