Subtenu nin!

En novembro 2012, Valère Doumont organizis semajnfinon por adoleskuloj en Valonio. Ok partoprenantoj el Flandrio, Valonio, Bruselo, Germanio, Francio. Unu sola komuniklingvo: Esperanto. La adoleskuloj ŝatis ligno-konstrui, mem-kuiri, ludi, diskuti inter si, loĝi en malkomforta ruldomo, promeni sub la pluvo… do ni daŭrigis!

Ekde 2012, ni daŭre agas por Esperanto-parolantaj adoleskuloj:
dekoj da semajno-finoj, pli ol dek tendumadoj, preskaŭ dek PEKOj, kun-organizado de la Internacia Infana Kongreseto en 2015, kuna partoprenado al IJK en 2018 kaj 2022, kontribuo al la programo de NR, JES, KKPS kaj aliaj eventoj, helpo al la belga movado, kreado de grupoj de lupidoj (8-11 jaruloj) kaj roveroj (17 kaj pli aĝaj), Erasmus+projekto kun TEJO, fulm-instruado de Esperanto dum lingvaj festivaloj por infanoj aŭ rekte en lernejoj, ĉe-esto en muzikfestivaloj, kunlaboro kun ARTE por elsendo, kunlaboro kun franca jutubisto… la listo de niaj agadoj estas preskaŭ senfina!

Por iĝi pli efika, en januaro 2015, ni fondis senprofitcelan asocion. Dank’al la hepo de Jean-Pol Sparenberg kaj de la valonaj kaj bruselaj Esperanto-asocioj. Ekde tiam eblas mondonaci por subteni nin.

Ni volas daŭrigi niajn agadojn. Kaj oferti ĝin al la plimulto. Certe niaj agadoj estas tre home profita, tamen ili ankaŭ estas mone malprofita ;-(

Kial subteni nin?

Eble Vi estis skolto, tio profunde gravis por vi. En tiu kazo, vi certe komprenas kiel grava estas havi skoltojn en nia Esperanto-movado.

Eble, kiel multaj famaj Esperantistoj, Vi lernis Esperanton kiam vi estis adoleskulo. Kaj batalis kun viaj gepatroj por rajti partopreni junularan renkontiĝon… Ankaŭ nuntempe adoleskuloj sole lernas Esperanton. Pere de duolingo.com, de lernu.net, ktp. Sed la mondo malsimpliĝis, la gepatroj pli timas, kaj malofte la junuloj rajtas sole vojaĝi. Pro tio estas nia responso oferti bonegajn renkontiĝojn al tiu publiko, ĉu ne?

Kaj mi certas ke ĉiuj tuj vidas kial gravas adoleska kaj eduka movado por Esperanto-movado. Strategie ĝi estas nia plej bona investo.

Denaskuloj iĝas lupidoj. Lupidoj iĝas esploristoj. Adoleskuloj kreskas, iĝas skoltestroj, partoprenas IJKn kun ni, foriras el nia grupo… kaj eble baldaŭ revenos kiel gepatroj de novaj skoltoj!

Kiel subteni nin?

Estas pluraj manieroj:

  • unue, varbu por ni! Ĉu ne estas 8-17-jaruloj en via ĉirkaŭaĵoj? Informu ilin pri ni! Aŭ sendu al ni iliajn kontaktinformojn. Ni kontaktos ilin.
  • due, mondonacu! Ni akceptas ĉiujn sumojn, eĉ etajn. Pripensu etan ĉiu-monatan donacon de 5 aŭ 10€. Tio ege helpas nin. Vi ankaŭ povas specife mondonaci al nia Solidara Fonduso (vidu sube).
  • trie, ĉu vi havas tempon? Helpu nin! Ni bezonas aktivulojn sed ankaŭ malgrandajn portempajn helpantojn: relegi niajn tesktojn, traduki ilin, foti niajn eventojn, kuiri dum PEKO… Ĉar nia kapablo imagi mojosan projekton estas senfina, ni ĉiam bezonas homfortojn.

Ne atendu, tuj donacu!

Pere de FEL aŭ UEA (vsko-n) aŭ (prefere) rekte je nia banko-konto:

Verdaj Skoltoj
IBAN BE25 9731 2584 2982
BIC ARSP BE22
ruelle de Thuin 20
B 6540 Lobbes
Belgujo

Antaŭen!

Solidara Fonduso

Kelkaj junaj Esperantistoj ŝatus partopreni niajn eventojn, bedaŭrinde financaj problemoj malhelpas ilin. Helpu nin solvi tiun problemon!

La kotizoj por niaj eventoj estas ĉiam la samaj: 15€ por tago kaj tranokto. Ekzemple 30€ por semajnfino. Kaj ni repagas la vojaĝo-kostojn ĝis la maksimumo de la kotizo. Do ofte, foruloj ne pagas kotizon por partopreni ĉar ilia vojaĝo-kostoj superas la kotizon de la evento. Do vi komprenas ke nia skolta kotizo-sistemo jam estas solidara kaj ofte kreas malprofiton… tamen laŭ ni tio estas investo, ne malŝparo!

Tamen por kelkaj junuloj, daŭre tro kostas partopreni niajn eventojn. Pro malproksimeco au pro financaj problemoj. Pro tio ni kreis solidaran fonduson kiu helpas ilin partopreni niajn eventojn. Ĝirante monon al la Verdaj Skoltoj kun la mencio Solidara Fonduso, vi rekte helpos ilin. Ĉiuj 15€-donaco transformiĝos en unu tago-nokto por iu adoleskulo!

Estas tre simpla kontribui al nia Solidara Fonduso. Ĝiru monon al unu el niaj konto (supre vi trovos ĉiujn informojn) kun la mencio “Solidara Fonduso”. Koran dankon al vi!