Blog Post

Rano

Rano, vi partoprenas niajn eventojn ek de la tendumado en Greziljono en 2020.

Ni ofertis vian totemon dum nia tendumado en Greziljono en aŭgusto 2023.

Por ni vi estas Rano ĉar…

  • Rano vivas ĉie en la mondo kaj kapablas adaptiĝi tre bone al sia medio. Kiel ĝi, vi akompanis nin tie kie okazis niaj eventoj kaj adaptiĝis. Vi partoprenis ĉiujn aktivaĵojn kaj plenumis ĉiujn taskojn.
  • Kvankam ranoj estas malgrandaj, ili estas tre fortaj : ili lerte moviĝas, naĝante subakve, saltante surtere, grimpante arben. Kvankam juna, vi agas kun pasio kaj faras ĉion 100 elcente.
  • Ĉiuj homoj ĉirkaŭ la mondo konas tiun beston. Same en iu ajn eventoj kie vi partoprenas, homoj fulmrapide scias kiu vi estas ĉar vi estas sociema kaj rimarkinda.
  • Kiel rano vi estas atleta. Vi pruvis viajn kapablojn dum sportaj aktivaĵoj kaj larĝe kontribuis al nia pumpcelo.
  • Rano kapablas defendi sin. Kiel ĝi vi ne timas pli aĝajn bestojn kaj kapablas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts