Blog Post

Nigra cigno

Nigra cigno, vi partoprenis PEKOn 2023 kaj nia tendumado en Greziljono en somero 2023. Ni ofertis vian totemon dum nia semajnfino en Oktobro 2023 en Heerbrugg. Por ni, vi estas Nigra cigno ĉar :

  • Cignoj estas lojalaj bestoj kiuj restas kun sia partnero dum sia tuta vivo. Kiel cigno kiu zorgas pri siaj infanoj, vi estas helpema al la aliaj skoltoj kaj atentas ke ili bone fartas.
  • Cignoj estas sociemaj, ili povas kuniĝi en grupo ĝis mil birdoj : kiel cigno, vi estas sociema sed kapabla decidi kiam vi bezonas trankvilon.
  • Cignoj estas ekspresivaj bestoj, kiuj kantas, kiel vi, kiu esprimas vin multe kaj tre ŝatas kanti.
  • Cignoj ankaŭ estas bestoj kiuj tre bone defendas sin : kiam cigno sentas sin endanĝerita, ĝi kapablas memdefendi sin atakante. Kiel cigno, vi kapablas defendi vin kiam vi sentas ke vi bezonas meti limojn al iu.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts