Januara Semajnfino

Bonega reeko La unua semajnfino de la jaro 2015 okazis de vendredo la 16a ĝis dimanĉo la 18a de januaro. En Tamines (Valonio). Ni gastis en la skoltejo de la skoltoj de Tamines. La loko estis bonega kaj tre facile atingebla. Ili disponas du etaĝojn de unu domo. Du malgrandaj salonoj kie ni kuiris, manĝis kaj spektis filmon. Kaj unu granda sub la tegmento kie la skoltoj froste dormis. (Legi pli…)
Legi pli

Nova aŭto!

Dank'al viaj donacoj (kaj al la kaso) ni povis pagi la plej grandan reklamon sur la aŭto de Lupo. Ĝi estis farita la 20an de januaro. Jen kelkaj fotoj.   La 27an, Lupo prezentis la agadojn de la verdaj skoltoj en la klubo de Marcinelle. Do ili estis la unuaj kiuj povis spekti ĝin rekte. Sekvontsemajne, Lupo gvidos infanojn dum "verdaj klasoj" en Bouillon (valonaj ardenoj). Unu semajno kun 40 infanoj el Uccle. La sekvanta kun 64 infanoj el Mouscron (inter 8 kaj 10 jaroj). Kompreneble Lupo informos ilin pri Esperanto kaj la verdaj skoltoj. Fakte kun la aŭto estos…
Legi pli

Excel’LANGUES 2014

La 13an kaj 14an de novembro 2014, Françoise kaj Lupo kontribuis al Excel'LANGUES en Libramont \(^_^)/ Kio estas Excel'LANGUES? Excel'LANGUES estas lingvo-festivalo por infanoj inter 10 kaj 12 jaroj. Ĝi estas organizita far la asocio sen profitcelo Réseau Langues. Tiu asocio celas promocii lingvojn kaj lingvo-lernadon en la provinco Luksemburgo en Belgio. Tiu provinco estas la plej granda kaj la malplej popola en Valonio. Pro tio ne eblas sendi prelegantojn en ĉiujn lernejojn. Tro kostus! Do ili trovis bonegan solvon: organizi dum du tagoj lingvo-festivalon nur por junaj lernantoj! La organizado estis nekredebla. Vere ili kreis imitindan modelon. La infanoj…
Legi pli

Internacia Infana Kongreseto 2015

En 2015, la Universala Kongreso okazos en Lille. Inter la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto. Ankaŭ okazos Internacia Infana Kongreseto. Kaj ni partoprenos ĝin! Michel [Miŝel] trovis bonegan lokon. Malnova renovigita bieno en Ville-Neuve d'Ascq. Estas vere apud niaj kutimaj lokoj. Eble montetoj mankos al kelkaj el vi (ĉefe al Lupo-kiu-ne-marŝas-kun-peza-sako)... sed la aliaj ŝatos malpli grimpi ;-) Estas multaj ebloj: naĝejo, tenisejo, arbaroj, interesa urbo por ludi... Ni povos fari fajron, lignokonstrui, migradi... Ĉion kion ni faras dum niaj kutimaj tendumadoj sed ĉi foje kun pli da junuloj! Do IIK estos nia tendumado por 2015. Kion…
Legi pli

2014 en révision

La raporto bedaurinde estas en la franca... Les lutins statisticiens de WordPress.com ont préparé le rapport annuel 2014 de ce blog. En voici un extrait : Un tramway de San Francisco peut contenir 60 personnes. Ce blog a été visité 1 400 fois en 2014. S'il était un de ces tramways, il aurait dû faire à peu près 23 voyages pour transporter tout le monde. Cliquez ici pour voir le rapport complet.
Legi pli