Nia blogo

Rano

Rano, vi partoprenas niajn eventojn ek de la tendumado en Greziljono en 2020. Ni ofertis vian totemon dum nia tendumado en Greziljono en aŭgusto 2023. Por ni vi estas Rano ĉar... Rano vivas ĉie en la mondo kaj kapablas adaptiĝi tre bone al sia medio. Kiel ĝi, vi akompanis nin tie kie okazis niaj eventoj kaj adaptiĝis. Vi partoprenis ĉiujn aktivaĵojn kaj plenumis ĉiujn taskojn.Kvankam ranoj estas malgrandaj, ili estas tre fortaj : ili lerte moviĝas, naĝante subakve, saltante surtere, grimpante arben. Kvankam juna, vi agas kun pasio kaj faras ĉion 100 elcente.Ĉiuj homoj ĉirkaŭ la mondo konas tiun beston.…
Legi pli

Nimfiko

Nimfiko, vi partoprenis PEKOn 2023 kaj nian tendumadon en Greziljono en 2023. Ni ofertis vian totemon dum nia semajnfino en Oktobro 2023 en Heerbrugg. Por ni, vi estas Nimfiko ĉar : Nimfikoj estas sociemaj birdoj, kiuj vivas ĉiam en grupo kaj bezonas socian kontakton. Kiel nimfikoj, vi estas tre sociema kaj kapablas adaptiĝi al ĉiuj.Nimfikoj estas ekspresivaj sed trankvilaj : kiel ili, vi esprimas vin libere kaj trankvile en nia grupo. Kiel nimfiko, vi ankaŭ ne bezonas kapti atenton kaj estas tre modesta pri viaj kapabloj.Male al aliaj papagoj, nimfikoj estas sufiĉe kvietaj kaj trankvilaj : oni malfacile povas maltrankviligi…
Legi pli

Nigra cigno

Nigra cigno, vi partoprenis PEKOn 2023 kaj nia tendumado en Greziljono en somero 2023. Ni ofertis vian totemon dum nia semajnfino en Oktobro 2023 en Heerbrugg. Por ni, vi estas Nigra cigno ĉar : Cignoj estas lojalaj bestoj kiuj restas kun sia partnero dum sia tuta vivo. Kiel cigno kiu zorgas pri siaj infanoj, vi estas helpema al la aliaj skoltoj kaj atentas ke ili bone fartas.Cignoj estas sociemaj, ili povas kuniĝi en grupo ĝis mil birdoj : kiel cigno, vi estas sociema sed kapabla decidi kiam vi bezonas trankvilon.Cignoj estas ekspresivaj bestoj, kiuj kantas, kiel vi, kiu esprimas vin…
Legi pli

Sciuro

Sciuro, vi partoprenis al nia tendumado en 2022, en NR kaj en PEKO 2023. Ni ofertis vian totemon dum nia halovena semajnfino en Heerbrugg en 2023. Por ni vi estas Sciuro ĉar… Sciuro estas tre lerta kaj vigla besto, tio multe memorigas nin pri viaj cirkokapabloj.Kiel sciuro, vi estas diskreta en grupoj sed tre atentema pri via ĉirkaŭaĵo kaj pri la bonforto de ĉiu ĉirkaŭ vi. Vi kapablas konstrui fortajn unuopajn amikecrilatoj kiel sciuroj kiuj krekas kune kaj poste longe zorgas pri siaj idoj.Sciuro estas tre planema kaj preparita besto. Ĝi kaŝas multajn nutraĵo rezervojn kaj preparas plurajn nestojn por…
Legi pli

Nova revuo

Jen la unua ekzemplero de la revuo de la lupidoj! Ĉar ni volas konstrui ĝin iom post iom kun la lupidoj, ĝi maljam havas nomon. Sendu viajn proponojn! Kaj desegnojn por la sekvonta numero. Se vi klakas la bildon, vi povos elŝuti ĝin el nia drive-dosierujo ;-) Dankon al Bubalo kiu kunredakti ĝin. Kaj al Kirilo kiu korektis multajn erarojn. Ni esperas ke vi tiom plezure legos ĝin kiom ni plezure redaktis ĝin.
Legi pli