nova simbolo 2

Dankon al ĉiuj kiuj voĉdonis kaj komentis ;-) Vi klare volas steleton: 33 voĉoj je 51, do 65% inter vi! Do estos eta stelo en nia simbolo. Ĝi estos kiel en la tria propono: blanka stelo ene de verda folio. Vi pliŝatis la unuan proponon por la koloroj. Tiu rikoltis 42 procentojn de la voĉoj (21/51). Ruĝa, flava kaj verda estos niaj koloroj. Tiu demando estis ankaŭ bona okazo por diskonigi nian grupon ene de Esperantujo. Ĉe Facebook, la artikolo estis disdonita 22 foje. 99 homoj legis ĝin sur nia paĝo, verŝajne pli je la aliaj paĝoj. Unu plia persono…
Legi pli

Nova simbolo

Karaj, ni bezonas vian helpon. Helpu nin elekti nian novan simbolon! Multaj jam komentis, helpis kaj nun ni estas je la lasta etapo por finfari nian simbolon. Jen la lastaj provoj, dankon al MIKEDSIGN (vidu sube) kiu akompanis nin ĝis nun kun granda disponeblo kaj helpo. Kaj kiu finfaros la simbolon laŭ viaj voĉoj kaj komentoj ;-) Restas du gravaj demandoj 1) ĉu kun aŭ sen steleto? [polldaddy poll=8462011]   2) kiujn kolorojn vi pliŝatas? [polldaddy poll=8461995]   Pri nia simbolo: "verdaj skoltoj" ĉar ni estas esperantistaj skoltoj "ni kreskas" estas nia moto. Enestas du ideoj: persona kresko por ĉiu…
Legi pli

novembro 2014

[eo] Tomatoj, bestetoj, fajro, novaj totemoj... estis la semajnfino de novembro! Ni feriis en Rosée, en la kutima ruldomo apud lageto. Vendrede, Korsako (el Brugge) kaj Dingo (el Givet) alvenis frue. Bongo kaj Linko (el Duisburg) tre malfrue (damnaj trajnoj!). Sabate matene, ni nenifaris krom ordigi, lavi, ludi, kaj kuiri ;-) Sabate posttagmeze, ni faris orientiĝan marŝon ĝis la abatejo de Maredsous. Tie ni retrovis Lila. Tom alvenis tuj poste je la lageto. Sabate vespere, estis la totemiĝo por Lila kaj Tom Kolibro kaj Gibono. Kaj Dimanĉe ni ordigis ĉion antau foriri. Estis tre trankvila semajnfino, kun ĉi-foje maldensa programo.…
Legi pli