Jen mi, Élise!

Kiu vi estas? Mi estas Elise. Kiom vi jaraĝas? Mi estas dek-sep jara. Kie vi loĝas? Same kiel miaj gefratoj. (Simon kaj Emma) Kion vi ŝatas? Mi precipe ŝatas literaturon kaj muzikon. Kion vi ne ŝatas ? Mi ne aparte ŝatas sporton. Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino? Paroli en esperanto, kanti, promeni, kaj kompreneble mi pretas helpi en ĉiuj taskoj. Ĉu vi havas ŝatokupojn? Ludi pianon kaj traversan fluton, legi.  
Legi pli

Jen mi, Emma!

Kiu vi estas? Mi estas Emma. Kiom vi jaraĝas? Mi estas dek-du jara. Kie vi loĝas? En Givet, en Ardenoj (nordo de Francio). Kion vi ŝatas? Mi ŝatas desegni, ludi ludojn, kuiri (speciale krespojn), legi, foti kaj filmi. Kion vi ne ŝatas? Brasikojn (escepte florbrasiko) Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino? Paroli en eperanto, ludi... Kio estas grava scii pri vi? Mi estas iom timema. Ĉu vi havas ŝatokupojn? Desegni kaj pentri.
Legi pli

Jen mi, Simon!

Kiu vi estas? Mi estas Simon. Kiom vi jaraĝas? Mi estas dek-kvin jara. Kie vi loĝas? Sur la Terro, en Givet, urbeto en norda Francio. Kion vi ŝatas? Mi ŝatas fari fajron, ludi kartojn, tranĉi lignon kaj konstrui kabanojn. Kion vi ne ŝatas? Nuksojn ĉar mi havas alergion al ili. Kion vi volas fari dum nia skolta semajnofino? Ludi kartojn, promeni... Kio estas grava scii pri vi? Mi ŝatas blagojn. :-) Ĉu vi havas ŝatokupojn? Mi arkpafadas.
Legi pli

Loko, Rosée

Hieraŭ mi estis je nia loko por la unua rendevuo. 6 horoj da laboro por iom ordigi. Mi ankaŭ fotis la lokon por vi. Jen la lageto: Mi fotis la ruldomon. Sed nur el ekstere. Kaj vidante la foton, mi konscias ke ne estas interesa foto :-( Pli interesa estas la lignaĵoj por la manlaborado! Ni povos fari kelkajn benkojn. Kaj se ne sufiĉas, ni rajtas haki la arbojn ĉirkaŭ la lageto \(^_^)/
Legi pli

Malfermita grupo, daŭre \(^_^)/

Nuntempe (kompreneble) nia grupo estas malfermita. Sed poste? Ĉu eblos kunigi la grupon dum la jaro? Jes kaj ne! Jes ĉar ĉiam eblos kunigi nin je la sekvantaj renkontiĝoj. Kaj inter la renkontiĝoj eblos aliĝi al la grupo kaj prezenti sin sur la retejo dum la tuta jaro. Ne gravas kiam vi alvenos vi rajtos provi dum tiom da tempo ol vi volas. Tamen vi ricevos vian koltukon nur post via engaĝiĝo ;-) Ne ĉar  estas unu kondiĉo por la tendumado dum la somero: Vi povos partopreni la tendumadon nur se vi jam renkontis la plimulton de la aliaj partoprenantoj!…
Legi pli