IIK2015

Publikigi informojn post 20 tagoj... (do mi hontas, baldaŭ aperos raporto pri IIK) Tamen jam ni povas konfirmi ke: neniu grave vundiĝis neniu malvarmumis (malgraŭ la pluvo kaj la malvarmo) neniu malsaniĝis neniu estis mordita per iksodoj neniu reiris hejmen kun pedikoj neniu svenis pro malsato neniu sunbruliĝis - pri tio la vetero helpis nin ;-) ... Kompreneble estis kelkaj etaj vundetoj. Sed ĉu tio estas evitebla? La infanoj kaj plenkreskuloj tendumis, ekskursis, tenisis, memzorgis, naĝis, manlaboris, ludis sub la pluvo kaj sub la suno, spektis filmon, fajris kaj rostis pufsukeraĵojn... kaj kelkaj kuraĝuloj substele tranoktis apud la fajro dum…
Legi pli

Imagu!

Ofte mi klarigas nek la edukan projekton de la Verdaj Skoltoj nek nian ambicion. Mi nur montras konkretaĵojn (fotojn, flagon...), mi raportas pri niaj pasintaj eventoj, kaj prezentas la jam planitajn projektojn. Tamen estas revo malantaŭ tiuj konkretaj aĵoj! Nun la Verdaj Skoltoj estas deko da adoleskuloj. Dum niaj semajnfinoj estas inter 6 ĝis 11 skoltoj. Ili ege amuziĝas kaj flue parolas Esperanton (aŭ rapide lernas). Ni pruvis dum la lastaj jaroj ke nia modelo funkcias: 7 semajnfinoj kaj 1 tendumado sufiĉas por skoltigi kaj Esperantigi adoleskulojn. (Legi pli…)
Legi pli