simbolo kaj aŭto

Elekti simbolon ne sufiĉas, ni devas ankaŭ uzi ĝin! Kompreneble sur niaj retejo, facebook-paĝo, vizitkartoj, flago... kaj aŭto! Ja, Lupo (Valère Doumont) ofertis sian aŭton por reklami pri la verdaj skoltoj. Ĝi estos sufiĉe videbla ĉar li uzas tiun auton por niaj semajnfinoj (do, ĝi estos videbla en malsamaj urboj kaj lokoj), li foje reklamas pri Esperanto kaj regule gvidas infanojn dum "naturaj klasoj". Jen la tri proponoj por lia aŭto:   Ĉu vi havas rimarkojn pri la moto, pri la aspekto... ? Komentu sube! Ĉu vi volas malgrandan glumarkon por via aŭto? Diru al ni kaj ni mendos ilin!…
Legi pli

Antverpeno kaj Roterdamo

Jen malfrua raporto pri informado pri la verdaj skoltoj en Antverpeno kaj Roterdamo. La 28an de novembro Delfeno kaj Lupo rakontis niajn aventurojn en la klubejo de Antverpeno. La etoso estis bona, ĉe-estis 14 homoj por spekti niajn fotojn. Lupo havis la eblon testi sian fulmrapidan prezenton. Dankon al ĉiuj ĉe-estantoj kiuj helpis plibonigi ĝin per siajn rimarkojn. La 29an de novembro, Lupo prezentis la Verdajn Skoltojn dum la malferma tago de la Centra Oficejo en Roterdamo. La publiko tre pozitive reagis al nia projekto. Ankaŭ estis bonega okazo renkonti la estraranojn de TEJO kaj diskuti kun ili pri estonta…
Legi pli