Skoltismo

Ni aktuale redaktas tiun paĝon.

Skoltoj, kio estas?

Skoltismo estas grandega junulara movado, komencita en Britio en la jaro 1907. La vorto “skolto” venas el la angla vorto “scout” kiu signifas “esploristo”. La movado nun havas pli ol 25 milionoj da infanoj kaj junuloj kiel membroj, kaj plenkreskuloj kiel apogantoj de la junularaj agadoj. (el vikipedio)

Skoltismo estas eduka movado. Ĝi celas la personan kreskadon de la infanoj kaj junuloj en ĉiuj personaj kampoj (korpa, intelekta, senta, socia kaj spirituala) kaj kiel respondeca civitano loke, kaj tutmonde.

La skolta metodo estas bazita sur kelkaj grandaj principoj. Konkreta, ne-formala, kun la junuloj, mem-edukado kun la aliaj… Post pli ol jarcento ĝi daŭre estas aktuala kaj originala. La skoltoj edukiĝas je ĉiuj facetoj: korpa, mensa, socia, spirituala…

Skoltoj estas tre diversaj tutmonde: eŭropanoj lignokonstruas, Mongoloj rajdas en la stepo, mar-skoltojn velŝipas… Simile Verdaj Skoltoj estas iel specifaj.

Verdaj Skoltoj

Ekde 2012, nia asocio Verdaj Skoltoj proponas skoltismon en Esperanto. Ni organizas interkulturan skoltismon kun Esperanto kiel ponto-lingvo.

Niaj membroj venas el malsamaj landoj kaj regionoj, parolas malsamajn gepatrajn lingvojn, kaj havas malsamajn kulturojn. Kelkaj venas el Esperanto-familioj, aliaj fulmrapide lernas Esperanton, nian komunan lingovn.

Nia skoltismo estas ne-relegia, ambaŭseksa, kaj miksas tradiciojn (la skoltoj vere devas memzorgi kaj iom post iom memorganizi ĉion) kaj modernaĵojn. Ĉiuj estas bonvenaj!

Tri grupoj

Bezonoj kaj kapabloj malsamas laŭ la aĝo. Pro tio ni havas tri grupojn:

  • 8-11 jaruloj, la Lupidoj
  • 12-16 jaruloj, la Esploristoj
  • 17-20 jaruloj, la Roveroj