Blog Post

Nimfiko

Nimfiko, vi partoprenis PEKOn 2023 kaj nian tendumadon en Greziljono en 2023. Ni ofertis vian totemon dum nia semajnfino en Oktobro 2023 en Heerbrugg. Por ni, vi estas Nimfiko ĉar :

  • Nimfikoj estas sociemaj birdoj, kiuj vivas ĉiam en grupo kaj bezonas socian kontakton. Kiel nimfikoj, vi estas tre sociema kaj kapablas adaptiĝi al ĉiuj.
  • Nimfikoj estas ekspresivaj sed trankvilaj : kiel ili, vi esprimas vin libere kaj trankvile en nia grupo. Kiel nimfiko, vi ankaŭ ne bezonas kapti atenton kaj estas tre modesta pri viaj kapabloj.
  • Male al aliaj papagoj, nimfikoj estas sufiĉe kvietaj kaj trankvilaj : oni malfacile povas maltrankviligi vin, vi estas tre stabila emocie kaj dum rilatoj kun la aliaj skoltoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts