Novjara Renkontiĝo 2015-2016

Novjara renkontiĝo (NR) estas tutsemajna evento fine-komence de la jaro en Germanio. Ĝi estas bonege organizita per EsperantoLand. Korsako, Delfeno kaj Lupo partoprenis kaj proponis skoltan programeron. Pluraj monatoj antaŭ NR, Lupo proponis orientiĝan marŝadon dum NR: du tagoj kun mapo, elprovoj, sovaĝa kuirado... sed estis malfacila organizi tion... do alvenis la ideo proponi nurunu tagon kaj enketi je la komenco de NR por adaptiĝi laŭ la ideoj de la tieaj adoleskuloj (iu diris "Ask the Boy", ĉu ne?). La entuziasmo ne estis tre granda... do ni ne organizis ĝin :-( Sed ni reprenis la ideon de sovaĝa kuirado. Do…
Legi pli

forpasis Carola

Hodiaŭ, dimanĉon la 10an de januaro, mi eksciis pri forpaso de Carola Antskog :-( Ŝi estis aktiva kaj brila Esperanto-skoltino. Ŝi multe agadis por Esperanto, ankaŭ en Skolta Esperanto-Ligo. Kiun ŝi prezidis dum 3 jaroj. Ŝi ankaŭ gastigis multajn homojn en sia domo en Finnlando. Ofte skoltoj, ekzemple Strigon (Cédric) kaj liajn pliaĝajn skoltojn. Mi havis la ŝancon renkonti ŝin dum UK 2015 en Lille. Estis brila renkonto. Ja ŝi estis el tiuj homoj kiuj radas energion kaj homaranecon ĉirkau si. Niajn kondolencojn al Anna (ŝia filino), Sigrid (ŝia nepino), al ŝia familio, kaj al SEL kiu malgajnis bonan kaj…
Legi pli