Blog Post

Novjara Renkontiĝo 2015-2016

Novjara renkontiĝo (NR) estas tutsemajna evento fine-komence de la jaro en Germanio. Ĝi estas bonege organizita per EsperantoLand.

Korsako, Delfeno kaj Lupo partoprenis kaj proponis skoltan programeron.

Pluraj monatoj antaŭ NR, Lupo proponis orientiĝan marŝadon dum NR: du tagoj kun mapo, elprovoj, sovaĝa kuirado… sed estis malfacila organizi tion… do alvenis la ideo proponi nurunu tagon kaj enketi je la komenco de NR por adaptiĝi laŭ la ideoj de la tieaj adoleskuloj (iu diris “Ask the Boy”, ĉu ne?). La entuziasmo ne estis tre granda… do ni ne organizis ĝin 🙁

Sed ni reprenis la ideon de sovaĝa kuirado. Do apud la domo ni ekis fajron, kaj kuiris bananojn kun ĉokolado por la infanoj (kaj la aliaj). Venis multaj adoleskuloj, infanoj, infanetoj kaj iliaj gepatroj! \(^_^)/

Estis tiom granda sukceso ke ni rekomencis post du tagoj. Kun pli da bananoj kaj du sakoj da sukerpufaĵoj [marshmallows]. Sen surprizo ĉio estis manĝita. Estas tre agrabla maniero montri kion ni faras ĉe la skoltoj 😉

Certe ni rekomencos sekvontjare!

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts