Blog Post

forpasis Carola

Hodiaŭ, dimanĉon la 10an de januaro, mi eksciis pri forpaso de Carola Antskog 🙁

Ŝi estis aktiva kaj brila Esperanto-skoltino. Ŝi multe agadis por Esperanto, ankaŭ en Skolta Esperanto-Ligo. Kiun ŝi prezidis dum 3 jaroj.

Ŝi ankaŭ gastigis multajn homojn en sia domo en Finnlando. Ofte skoltoj, ekzemple Strigon (Cédric) kaj liajn pliaĝajn skoltojn.

Mi havis la ŝancon renkonti ŝin dum UK 2015 en Lille. Estis brila renkonto. Ja ŝi estis el tiuj homoj kiuj radas energion kaj homaranecon ĉirkau si.

Niajn kondolencojn al Anna (ŝia filino), Sigrid (ŝia nepino), al ŝia familio, kaj al SEL kiu malgajnis bonan kaj anime grandan personon.

Skoltajn ĝisojn al vi, Carolareveno

Pli da informoj pri Carola, vi povas legi en la Panteono de edukado.net.

carola

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts