finiĝis ;-(

Sabaton la 4an de aŭgusto, finiĝis la skolta semajno de la Verdaj Skoltoj apud Madrido. Ĝi estis plenplena da aventuroj, surprizoj, komunikadoj, bestoj, ludoj, naĝejoj, grimpadoj, ktp. Pro pluraj ne antauvideblaj malfacilaĵoj, ni ne povis ĉi jare regule raporti pri ĝi :-( Ni provos korekti tion dum la sekvontaj semajnoj! Gratulojn al ĉiuj skoltoj pro ilia elturniĝemo kaj specife al la novaj bestoj inter ni: Agutio, Pika, Sabaka, Bubalo, Korato, Lampido ; kaj al tiuj kiuj por la unua fojo skoltumis kun ni: Dalila, Kasja, Marius, kaj Nam Suan. Kaj ni volas diri DANKON al Pika, Diego kaj Aida, kiuj…
Legi pli

Herzberg, aprilo 2018

Esperanto-tendumado en la Domeyer-parko en Herzberg Fine de marto, ekzakte merkredo la 28-an de aprilo, la Domeyer-parko en Herzberg iĝis tendumejo por grupo de kvin Herzberganoj, kiuj gastigis Verdajn Skoltojn el Belgio, Francio, Hispanio kaj Kanado. Eĉ hundo ĉeestis nian tendumadon. Dum la unuaj tagoj venis Zsófia Kóródy kaj Cornelia Luszczek de la Esperanto-centro por instrui Esperanton al la loka skoltgrupo. Ankaŭ ni uzis la tempon por prepari ludojn, kolekti rubaĵojn en la ĉirkaŭaĵo kaj plani la manĝojn por la venonta tendumado. Jam semajnoj antaŭe estis planitaj diversaj ludoj kaj aktivaĵoj por niaj gastoj. En sabato posttagmeze ili alvenis sepope…
Legi pli

KKPS kaj pli

Ekde vendredo la 27a ĝis dimanĉo la 29a de oktobro, ni partoprenis  KKPSn en Nederlando. KKPS estas junulara evento organizita de NEJ. Ĝi estis mojosa (kaj ni gajnis ĉiujn kostum-premiojn de la halovena balo!). Estis 81 partoprenantoj, inter ili 15 verdaj skoltoj. Ni etosigis, helpegis por lavi kaj purigi, (preskaŭ) trankvile spektis prelegon, prelegis pri niaj someraj tendumadoj... kaj amuziĝis! Post KKPS 12 kuraĝaj skoltoj restis dum 2 pliaj noktoj (en tre malvarmaj tendoj). Ni kuiris surfajre, kunsidis en la naĝejo kaj en la inaj duŝejoj (ĉar tie varmis), kaj inventis skoltan elturniĝon por malpli frosti!  
Legi pli

Tournai, 22/04

Sabaton la 22an de aprilo, Valère kaj Viviane informis pli ol 10 personoj pri Esperanto en Tournai. Ni estis invititaj per la asocio ANAMA. Samedi 22 avril, Valère et Viviane ont donné une information sur l'espéranto à plus de 10 personnes à Tournai. Nous étions invités par l'association ANAMA.  
Legi pli

V6-D8 Januaro, Bruĝo

Vendredon la 6an de januaro, la verdaj skoltojn vojaĝis al Bruĝo por nia unua evento de 2017. Vendredi 6 janvier, les verdaj skoltoj ont voyagé jusque Bruges pour notre premier événement de 2017. Vrijdag 6 januari, de verdaj skoltoj zijn naar Brugge gegaan voor de eerste bijeenkomst van 2017. Korsako gastigis nin en sia domo. Pro la ekzamenoj, Delfeno, Frank kaj Dingo ne povis partopreni. Linko ne povis veni pro malsano :-( Do ni estis nur 5 skoltoj kaj 1 kompatinda skoltestro... Korsako nous a hébergé dans sa maison. À cause des examens, Delfeno, Frank et Dingo n'ont pas pu…
Legi pli