septembro 2014 – Kruibeke

De la 19a ĝis la 21a de septembro, ni tendumis ĉe Eddy kaj Ella en Kruibeke (Flandrio). La vojaĝoj estis kiel kutime, kompleksaj: Dingo kaj Ruben rendevuis kun Lupo en la stacidomo de Namur. Kaj poste iris aute ĝis Kruibeke. Pro la malfruo de Ruben ni alvenis unu horon malfrue. Korsako (Brugge) iris trajne ĝis Antwerpen, por retrovi Delfenon. Kune ili biciklis ĝis Kruibeke. Kaj ili alvenis malpli frue ol planite ĉar ili manĝetis en la vilaĝo Vilaĝo (Dworp). Lila kaj Didelfo alvenis aute el Bruselo. Kaj nekredeble:  kvankam ni ĉiuj estis malfruaj, ni ĉiuj samtempe alvenis! Starigi la tendon…
Legi pli