Herzberg, aprilo 2018

Esperanto-tendumado en la Domeyer-parko en Herzberg Fine de marto, ekzakte merkredo la 28-an de aprilo, la Domeyer-parko en Herzberg iĝis tendumejo por grupo de kvin Herzberganoj, kiuj gastigis Verdajn Skoltojn el Belgio, Francio, Hispanio kaj Kanado. Eĉ hundo ĉeestis nian tendumadon. Dum la unuaj tagoj venis Zsófia Kóródy kaj Cornelia Luszczek de la Esperanto-centro por instrui Esperanton al la loka skoltgrupo. Ankaŭ ni uzis la tempon por prepari ludojn, kolekti rubaĵojn en la ĉirkaŭaĵo kaj plani la manĝojn por la venonta tendumado. Jam semajnoj antaŭe estis planitaj diversaj ludoj kaj aktivaĵoj por niaj gastoj. En sabato posttagmeze ili alvenis sepope…
Legi pli