Linka muziko

Linka muziko

Dum iu renkontiĝo de la verdaj skoltoj, Lupo enkotigis sian aŭton. Alvenis SMS: "Mi enkotigis la aŭton" kaj la skoltoj tuj vidis la okazon krei kanton por ĉiam rememori tiun historian okazaĵon. Tiu kanto post nelonge iĝis la oficiale elektita himno de la verdaj skoltoj. Enuiĝante dum libertempo mi hazarde stumblis sur retpaĝon (onlinesequencer.net) per kiu oni povas importi ".mid" dosierojn (temas pri muziko) kaj aldoni laŭ plaĉe pliajn notojn kaj uzi sonojn de diversaj instrumentoj. Unue mi ludis iom kun hazarda muzikpeco el la reta esperanto kantaro (kantaro.ikso.net). Ankoraŭ neniam uzinte tian programon mi elprovis diversajn sonojn, el kiuj…
Legi pli

Estas ni!

Jen eta kanto kion faris Delfeno. Bonan ŝancon por trovi ĉiujn kaŝitajn kaj privatajn ŝercojn... ;-) Ni estas la Verdaj Skoltoj la Verdaj Skoltoj estas ni Ni ridas kaj babilas, ludas kaj diskutas Ni kuiras kaj promenas konstruas kaj tendumas Ni skoltumas en Esperanto. Ni amuzigxas "Ĝojo!" kaj frenezumas "Aŭĉ, mia piedo!" Ni tre amikas "Ne kalkanu ĉe la tablo!" nenion timas "(Ni estas) Bonhomme!" Ni kantas multe "Ĝis la nokto nokto fin'!" kaj manĝas lude "Brokolo-->jolo." havas ideojn "Jes!" kaj verŝas teon "Pdm-c"
Legi pli