
Aliĝilo – Aliĝintoj – Programo
Kutimaj skoltoj organizas vespermanĝon por festi kun amikoj kaj gepatroj, kaj por iom enspezi. La Verdaj Skoltoj organizas kongreson de 3 ĝis 5 tagoj. Komencantoj kaj familioj aparte bonvenas!
Kiam?
De ĵaŭdo la la 14a de majo ekde la 11a horo, ĝis dimanĉo la 17a de majo je la 14a horo.
Kie?
Centre Protestant d’Amougies
Verte Voie 16
7750 Amougies, Belgio
Mapon vi trovos ĉi tie.
Kiel atingi la lokon?
- Pro feriaj tagoj ne estos busoj. Ni organizos taksi-servon ekde la stacidomo de Renaix-Ronse
- kiel vojaĝi trajne malmulte koste en Belgio
Mallonga priskribo
Amougies estas vilaĝeto apud la lingva limo inter Flandrio kaj Valonio. Antaŭ la starigo de tiu lingva limo, Amougies estis parto de la provinco Orienta Flandrio. En 1963, ĝi estis ŝovita al Henegovio. Kaj en 1977, la vilaĝeto iĝis parto de la komunumo Mont de l’Enclus.

La gastejo estas ĝuste sur la lingva limo. En bela parko kun sportaj kampoj, ludiloj, bestoj, ktp.
Ni luis unu konstruaĵon kun 12 ĉambroj de 4 litoj (entute 50 litoj). Ĉiuj ĉambroj havas lavujon. Estas necesejo je ĉiu etaĝo kaj dusôj je la teretaĝo. Ankaŭ eblas tendumi. La tendumloko havas apartajn duŝojn kaj necesejojn.
Manĝoj
Ĉi foje ni mendos manĝojn al la gastejo. Lastan fojon (en 2017), la manĝoj estis reale bongustaj.
Provizora programo
Ni planas bonegan programon kun kvizo, prelegoj, 2 koncertoj, ktp.
Ĵaŭdo la 14a de majo
10a alveno de organizantoj
11a bonvenigo de partoprenantoj
12a tagmanĝo
13a30 por skoltoj: starigi tendojn
13a30 kantado: “nur kanonoj”, Catherine
16a kafo-paŭzo
16a30 Man-ateliero, Kudrado kaj Brodado, Catherine
17a30 biergustumado, enkonduko kaj 2 gustumadoj, Lupo
18a30 vespermanĝo
20a Prelego: 125 jaroj da Esperanto en Antverpeno, Lode Van De Velde
Vendredo la 15a de majo
8a30 matenmanĝo
9a30 Prelego pri “Memmortigaj kapdoloroj“, Lampido
11a Man-ateliero, ĉirkaŭ-koloj per paperaj perloj, Jeanne
12a tagmanĝo
13a30 4 kantoj por Beneluksa Kongreso, Catherine, Lode kaj Jean
16a kafo-paŭzo
17a30 biergustumado, lupolaj bieroj, Lupo
18a30 vespermanĝo
20a Koncerto: Mezbakita
Mezbakita (Briardo) estas belga artisto ekde 2024. Li okupiĝas pri verki kaj ludi proprajn kantojn por lia lojala publiko, kiu ajn tio estu. Sekvu lin ĉu Instagramo: @mezbakita

Sabato la 16a de majo
8a30 matenmanĝo
9a30 kunsido Eramus+projekto, Orcino
11a00 4 kantoj por Beneluksa Kongreso, Catherine, Lode kaj Jean
12a tagmanĝo
13a30 eko al Totemus-promenado en Ellezelles (5,7km), Lupo
16a kafo-paŭzo
17a30 biergustumado, stout-bieroj Lupo
18a30 vespermanĝo
20a vespera programo
20a Prelego lige al Eramus+projekto: Skoltismo trans landlimoj, praktika sperto de la Verdaj Skoloj, Lupo
Dimanĉo la 17a de majo
8a30 matenmanĝo
9a30-11a30 programeroj
12a tagmanĝo
14a foriro
Kotizoj plentempe surloke
- Bebo (venas kun siaj manĝoj): 0€
- Skoltoj: 45€, sed ricevos taskojn
- Ĝis 12 jaroj: 199€ (inkluzivas rabaton de 50€ dank’al Eramus+subteno)
- Ĝis 27 jaroj: 220€ (inkluzivas rabaton de 50€ dank’al Eramus+subteno)
- Ekde 28 jaroj: 240€ (inkluzivas rabaton de 50€ dank’al Eramus+subteno)
- Lui littukojn: 5,5€
- via aliĝo validas post antaŭpago de 50€ al la konto de la Verdaj Skoltoj.
- rabato por kontribuantoj kaj helpantoj: 10€/horo da programero
- rabato por tendumantoj (ne skoltoj): 10€/tranokto
- por aliaj rabatoj bonvole demandi nin persone
- la kotizo inkluzivas loĝadon, manĝojn, teon kaj kafon kaj programerojn (ekskursojn estos krompageblaj)
- Krompago por dulita ĉambro : 15€/tranokto/persono
- Krompago por unulita ĉambro: 30€/tranokto
- Kunportu lit- kaj sekigtukojn!
Sen tranokta aŭ parta partoprenado
Kontaktu nin pri via kotizo.
Pago
Bonvolu ĝiri vian kotizon sur la bankkonton de la Verdaj Skoltoj:
Nomo: Verdaj Skoltoj
nepre ĝiru kun titolo: «PEKO2026» + [Antaŭpago/Kotizo] + VIA NOMO
IBAN BE25 9731 2584 2982
BIC ARSP BE22
rue des Champs 3
B 5060 Sambreville
Belgio
ĉe UEA aŭ FEL
La konto de la Verdaj Skoltoj ĉe UEA kaj FEL estas vsko-n.
Nepre sendu kopion de via retletero al UEA aŭ FEL al ni!
Aliĝintoj
- Renato, krokodillando
- Valère Doumont (Lupo), Valonio
- Dmitri Dijkstra (Briardo), Belgio
- Orcino, Germanio
- Garano, Germanio
- Lodĉjo, Belgio
- Jeanne Draime, Valonio
- Catherine
- Lampido, Francio
- Ilja, Belgio
- Julia, Belgio
- Leono, Belgio
- Furo, Belgio
- Elianne Pironnet, Belgio
- Delfeno, Belgio
- Piet, Belgio
- kaj baldaŭ vi!
