Blog Post

simbolo kaj aŭto

Elekti simbolon ne sufiĉas, ni devas ankaŭ uzi ĝin!

Kompreneble sur niaj retejo, facebook-paĝo, vizitkartoj, flago… kaj aŭto!

Ja, Lupo (Valère Doumont) ofertis sian aŭton por reklami pri la verdaj skoltoj. Ĝi estos sufiĉe videbla ĉar li uzas tiun auton por niaj semajnfinoj (do, ĝi estos videbla en malsamaj urboj kaj lokoj), li foje reklamas pri Esperanto kaj regule gvidas infanojn dum “naturaj klasoj”.

Jen la tri proponoj por lia aŭto:

auto
far www.mikedsign.be

 

Ĉu vi havas rimarkojn pri la moto, pri la aspekto… ?

Komentu sube!

Ĉu vi volas malgrandan glumarkon por via aŭto?

Diru al ni kaj ni mendos ilin! Ni povas mendi ilin laŭ via persona deziro kaj ŝato. Baze estos nia simbolo kaj nia retadreso.

Kiun modelon ni faros por la aŭto de nia skoltestro?

Mi montris ĝin al dek du homoj kaj ĉiuj pliŝatis la trian proponon. Pli videbla, pli granda, pli arta. Bedaŭrinde tro kosta por nia kaso ;-(

La kaso povas pagi la unuan (la malgrandan), la dua kostas 60€ pli, la tria (la plej granda) kostas 150€ pli ol la dua. Do 210€ pli ol nia eblo.

Do jen la decidoj:

  • ĉiukaze ni faros la unuan
  • ni faros la duan aŭ la trian laŭ viaj donacoj!
  • fino de la donaco dimanĉon la 21an

Kiel ĝiri monon?

Je nia UEA-konto:          vsko-n
Je nia FEL-konto:           vsko-n

Je nia nova banko-konto:
Verdaj Skoltoj
IBAN: BE25 9731 2584 2982
BIC:   ARSP BE22

Kaze de plia donaco, tiu mono estos uzita por niaj reklamoj (vizitkarto, flago, flugfolioj, afiŝoj…).

La donacoj povas esti anonimaj aŭ ne (laŭ via plaĉo). Ili estos anoncita ĉi sube.

Donacoj

Valère Doumont, 20€
Anonimo, 25€
Anonimo, 25€
Anonimo, 20€
Anonimo, 50€

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts