Blog Post

Imagu!

Ofte mi klarigas nek la edukan projekton de la Verdaj Skoltoj nek nian ambicion. Mi nur montras konkretaĵojn (fotojn, flagon…), mi raportas pri niaj pasintaj eventoj, kaj prezentas la jam planitajn projektojn.

Tamen estas revo malantaŭ tiuj konkretaj aĵoj!

IMGP5029Nun la Verdaj Skoltoj estas deko da adoleskuloj. Dum niaj semajnfinoj estas inter 6 ĝis 11 skoltoj. Ili ege amuziĝas kaj flue parolas Esperanton (aŭ rapide lernas).

Ni pruvis dum la lastaj jaroj ke nia modelo funkcias: 7 semajnfinoj kaj 1 tendumado sufiĉas por skoltigi kaj Esperantigi adoleskulojn.

Ni varbis Eo-adoleskulojn en Benelukso kaj pli junajn gefratojn de niaj skoltoj. Sed ni malsukcesis varbi amikojn de niaj skoltoj. Kelkaj venis, gustumis, ŝatis, sed ne restis. Jes ja, lerni lingvon por partopreni grupon estas multekosta enirbileto.

Estas niaj nunaj defioj: varbi adoleskulojn kaj trejni novajn skoltestrojn.

Tamen estas revo antaŭ tiuj nunaj defioj!

Skolt-movado estas iom pli juna ol Esperanto-movado. La unua Universala Kongreso okazis en 1905, la unua tendumado en 1907.

Tamen skolt-movado multe pli rapide kreskis: en Belgio estas ĉirkaŭ 160 000 geskoltoj (kies ~20 000 volontulaj plenkreskuloj) kaj multaj eks-skoltoj.
Kontraste estas kelkaj centoj da Esperantistoj kies dudeko da aktivuloj en la belga Eo-movado. Kaj la plej multo estas maljunuloj.

La skoltoj ne reklamas en televido, ne zorgas pri amaskomunikiloj. Multaj grupoj eĉ ne havas retejon. Tamen ili varbas kaj kreskas. Ĉu ni ne povas lerni de ili?

Imagu!

Imagu se ni sukcesas varbi kaj kreski. Post kelkaj jaroj ni havos trupon kun 30-40 skoltoj inter 11-16 jaroj KAJ grupo da 15-20 pliaĝaj skoltoj inter 16-18 jaroj.

Post 18-jariĝo, kelkaj iĝos skoltestroj. La aliaj tuj nature saltos al Eo-junulara movado.

Tio signifus ĉirkaŭ 10 novaj aktivuloj por Eo-movado en Benelukso ĈIUJARE.

Mi vere pensas ke tio eblas. La adoleskuloj amuziĝas kaj ŝatas la etoson ĉe la verdaj skoltoj. Mi pensas ke jes ja, eblas varbi kaj krei tiun revon. Eĉ se ni atingas nur la duonon, jam estos bela sukceso. Kaj tiu revo ankaŭ eblas en aliaj lokoj!

Por realigi tiun revon, ni bezonas Vian subtenon:

Petu Vian numeron de nia revuo kaj tuj aliĝu al nia asocio kiel subtenanto!
Helpu nin plibonigi la movadon 😉

Kun via helpo, ni sukcesos!
Kun via helpo, ni sukcesos!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts