Blog Post

LaSemo, ni ĉe-estis!

Kiel planite, ni deĵoris budon ene de la vilaĝo de la asocioj dum la muzikfestivalo LaSemo \(^_^)/

LaSemo estas… alia muzikfestivalo

Vere alia: lokoj por infanoj, socia-ludejo, labirinto farita per paledoj, sen-akvaj necesejoj, ĉie ege pura, restoraciaj kamionoj komplete strangaj, zen-loko kun libroj kaj hamakoj, la trinkaĵoj estas lokaj kaj sen ĥemiaĵoj, eksterordinara parado de elfoj, ĉokolado-fabriko, ekspozicio pri “alia Afriko” surprize cinika, manifestacio-festo de ĉiuj asocioj de la asocio-vilaĝo, koncertoj, strat-spektakloj…

Super! des brochettes de grillons-tomates cerises !
Bonege! rostostangoj kun griloj kaj tomatetoj!

Jen filmeto de la parado!

[youtube https://www.youtube.com/watch?v=6WVzKF8qX8M&w=420&h=315]

Budo dum festivalo estas… varma!

Estas alveni ĵaude vespere… nokte starigi nian tendon… instali la budon vendrede matene… sinsekvi unu la alian kvarope dum 3 tagoj por deĵori pli ol 25 horojn en la budo… klarigi kaj reklarigi la projekton de la Verdaj Skoltoj… kaj kio estas Esperanto… lunde matene, paki nian budon… malstarigi nian tendon sub la pluvo… ĉion ordigi en la auton… veturi Klara kaj Pjotr ĝis la stacidomo… reiri hejmen.. duŝiĝi… kaj dormi!

IMG_5147
la unua budo de la Verdaj Skoltoj! Ne tro malbona, ĉu ne?

Koran dankon al Minao (Klara), Strigo (Cédric) kaj Delfeno (Pjotr) kiuj vigligis la budon dum pli ol 25 horoj ene de 3 tagoj!

Dankon al la tuta teamo de LaSemo kaj speciale al Samuel Chapel por la organizado de la festivalo.
Dankon al Luc el IEW, Mab kaj Caro el LaSemo por la organizado de la vilaĝo de la asocioj, por la etoso, kaj por ĉio alia 😉

Festival ankau estas… intensaj momentoj kiuj iĝos belegaj rememoroj : vekiĝi ege frue por iri naĝi sabate matene… perdiĝi en Enghien… la koncertoj de Ayo, Bénabar kaj Arno… Lupo kiu grumblas… Delfeno kiu frakasas aĵojn… Strigo kaj Minao kiuj preparas ludon por enkonduki Esperanton…

Foje estas miskomprenoj:
Delfeno: “Kial subite mi ne plu rajtas stari sur tiu fera stango?”
Lupo: “Ĉar subite, mia piedo estas sub!”

LaSemo estas verŝajne la plej grava evento por Esperanto en franclingva Belgio!

  • ekde 8 jaroj, ĝi estas muzikfestivalo kun Esperanto-nomo. Kaj kiu klarigas tion sur sia retejo.

lasemo+eo

  • konfirmita evento, konata kaj agnoskita. Pri kiu oni multe parolas: dum televidĵurnalo, pli ol 3 horojn radie, dekoj da artikoloj en la gazetoj kaj ĵurnaloj kies pluraj ankau mencias Esperanton. (Vidu la ligilojn sube.)

lasemo

  • Pli ol 20 000 vizitantoj kies 3 000 infanoj.

Estas vere bedaurinda ke la Verdaj Skoltoj estis la sola Esperanto-asocio kiu ĉe-estis 🙁
Kiam estos budo de TEJO, Espéranto-France, EBG, FEL ?

Kiel promesite, jen eta amaskomunikila superrigardo:

Filme

  • http://www.vivreici.be/videos/detail_bilan-des-3-jours-du-lasemo?videoId=24643
  • http://www.rtbf.be/video/detail_festival-la-semo-a-enghien?id=2029747

Radie

  • http://www.rtbf.be/radio/podcast/player?id=2029682&channel=lapremiere

Papere

  • http://www.rtbf.be/culture/musique/detail_le-festival-lasemo-la-fete-en-famille?id=9031038
  • http://www.lanouvellegazette.be/1331401/article/2015-07-13/apres-un-nouveau-carton-au-lasemo-lili-et-ses-potes-aimeraient-demenager-aussi-e
  • http://www.7sur7.be/7s7/fr/1773/Festivals/article/detail/2388970/2015/07/08/Le-festival-LaSemo-reconnu-pour-sa-gestion-durable.dhtml
  • http://www.lesoir.be/934605/article/actualite/fil-info/fil-info-culture/2015-07-12/quelque-20000-fans-ont-participe-8e-edition-du-festival-lasemo-eng

0 Comments

  • Delfeno (Pjotr)

    Estis mirinda kiel la (bedauxrinde malmultaj) homoj kiuj pretis auxskulti iom pli ampleksan klarigon pri nia projekto kaj Esperanto, plurfoje restis dum pli ol dudek minutoj, ecx gxis kvardek minutoj.
    Kvankam fakte tute ne mirinda, ni ja estas TIOOOOM interesaj (cxefe mi)! 😉

    Pli bongustaj ol la griloj aux lokustoj (mi ne scipovas distingi ilin) estis la etiopaj salatoj. Miraklaj!

    Ho, kaj belega neatendita surprizo en la ‘cxokoladokaverno’, en kiu mi spertis multe pli longan kaj originalan ‘aventuron’ ol mi imagis vidante la etan nigran truon kiu estas la enirejo de eble pli ol cent metrojn longa tunelo, mezepoke malpura.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts