Rano

Rano, vi partoprenas niajn eventojn ek de la tendumado en Greziljono en 2020. Ni ofertis vian totemon dum nia tendumado en Greziljono en aŭgusto 2023. Por ni vi estas Rano ĉar... Rano vivas ĉie en la mondo kaj kapablas adaptiĝi tre bone al sia medio. Kiel ĝi, vi akompanis nin tie kie okazis niaj eventoj kaj adaptiĝis. Vi partoprenis ĉiujn aktivaĵojn kaj plenumis ĉiujn taskojn.Kvankam ranoj estas malgrandaj, ili estas tre fortaj : ili lerte moviĝas, naĝante subakve, saltante surtere, grimpante arben. Kvankam juna, vi agas kun pasio kaj faras ĉion 100 elcente.Ĉiuj homoj ĉirkaŭ la mondo konas tiun beston.…
Legi pli

Magoto

Magoto, vi partoprenis al nia tendumado en rosée en 2021. Estas malseka rememoraĵo! Ni ofertis vian totemon dum nia tendumado en Moustier en aŭgusto 2022. Por ni vi estas Magoto ĉar... Magoto estas la sola makako kiu trovis vojon por atingi Afrikon. Kiel ĝi, vi mem trovis vian vojon al la skoltoj.Magoto adaptiĝas al sia medio. Kiel ĝi, vi fulmrapide adaptiĝis al nia grupo da skoltoj: ni marŝas, vi marŝas, ni naĝas, vi naĝas, ni lernas signo-lingvon, ankaŭ vi, ni esploras grotojn, ankaŭ vi… vi kuraĝe adaptiĝas sen iu ajn plendo al niaj aktivaĵoj.Magoto estas sociema. Kiel ĝi, vi estas…
Legi pli