Dank’al viaj donacoj (kaj al la kaso) ni povis pagi la plej grandan reklamon sur la aŭto de Lupo.
Ĝi estis farita la 20an de januaro. Jen kelkaj fotoj.
![la maldekstra flanko estas farita](https://verdajskoltoj.files.wordpress.com/2015/01/img_4289.jpg?w=584)
![Je la dekstra, la folio kun la lili-floro estis parte sur la klinko. Necesis arte tranĉi.](https://verdajskoltoj.files.wordpress.com/2015/01/img_4298.jpg?w=584)
La 27an, Lupo prezentis la agadojn de la verdaj skoltoj en la klubo de Marcinelle. Do ili estis la unuaj kiuj povis spekti ĝin rekte.
![ĉiuj ĉe-estantoj](https://verdajskoltoj.files.wordpress.com/2015/01/img_4321-e1422474532108.jpg?w=584)
![dankon al Hubert kiu fotis ;-)](https://verdajskoltoj.files.wordpress.com/2015/01/img_4325-e1422474458400.jpg?w=584)
Sekvontsemajne, Lupo gvidos infanojn dum “verdaj klasoj” en Bouillon (valonaj ardenoj).
Unu semajno kun 40 infanoj el Uccle. La sekvanta kun 64 infanoj el Mouscron (inter 8 kaj 10 jaroj). Kompreneble Lupo informos ilin pri Esperanto kaj la verdaj skoltoj.
Fakte kun la aŭto estos malfacila ne informi ilin kaj iliajn instruistojn pri tio 😉