Excel’LANGUES 2014

La 13an kaj 14an de novembro 2014, Françoise kaj Lupo kontribuis al Excel'LANGUES en Libramont \(^_^)/ Kio estas Excel'LANGUES? Excel'LANGUES estas lingvo-festivalo por infanoj inter 10 kaj 12 jaroj. Ĝi estas organizita far la asocio sen profitcelo Réseau Langues. Tiu asocio celas promocii lingvojn kaj lingvo-lernadon en la provinco Luksemburgo en Belgio. Tiu provinco estas la plej granda kaj la malplej popola en Valonio. Pro tio ne eblas sendi prelegantojn en ĉiujn lernejojn. Tro kostus! Do ili trovis bonegan solvon: organizi dum du tagoj lingvo-festivalon nur por junaj lernantoj! La organizado estis nekredebla. Vere ili kreis imitindan modelon. La infanoj…
Legi pli