Intervjuo unu, Delfeno

1) Saluton, kiu Vi estas? El kiu urbo/lando Vi venas? Mi estas Delfeno! Sed ekster la skolta grupo mi nomiĝas Pjotr. Mi estas dekses jaraĝa. Mi loĝas en Antverpeno kaj mia ĉefa lingvo estas la nederlanda. [Pjotr parolas ankaŭ la rusan.] (Legi pli…)
Legi pli

UK2015

(en français ci-dessous) (Nederlandse hieronder) Kiel vojaĝi al UK2015 el Belgio? Multaj Valonoj, Flandroj kaj Bruselanoj planas partopreni la Universalan Kongreson. Aŭ  viziti ĝin dum unu tago. La kotizo por unutaga partoprenado estas 50€. Eblas aliĝi surloke. (Legi pli…)
Legi pli

Nia nova skolttuko

Karaj skoltoj, Karaj amikoj, Nia nova skolttuko baldaŭ pretos. Ĝi estos nigra kun nia simbolo kaj io verda. Sed kio? Tion vi decidos! Jen la unua bildo pri ĝi. La etaj flankoj estas 70cm, la granda 100cm, la simbolo estas 6cm alta kaj 7cm larĝa. En tiu unua provo, la verda strio ne estis planita (la griza bordo estas la kudrita parto). Tamen mi (Lupo) vere pensas ke indas aldoni verdan strion por igi la skolttukon pli videbla. (Legi pli…)
Legi pli

vintro 2015-2016?

Karaj skoltoj, karaj adoleskuloj, Ŝajnas ke via generacio ŝatus salti el NR al JES. Sed, sekvontjare JES okazos en malfacile atingebla loko: Eger, Hungario. Verŝajne ne ĉiuj povos partopreni. Kaj la NR-adoleska grupo estos dividita ;-( Kial ne organizi kune eventon por ĉiuj? Ĝi okazos en facile atingebla loko, je la samaj datoj - 27an de decembro ĝis la 3an de januaro. Ĉio eblas: por 12-18 jaruloj aŭ por 15-25, kun NR-etoso aŭ JES-etoso, kun aŭ sen-alkoholo, ene de la asocio Verdaj Skoltoj aŭ de alia asocio aŭ private, kun skolta programo, kun junulara programo, aŭ sen programo! Proksime de…
Legi pli

Semajnfino en Mozet, februaro

Antaŭ unu semajno okazis la 20a renkontiĝo de la verdaj skoltoj. Ĝi okazis en Mozet, Valonio. Ĝuste tie kie okazos PEKO! De vendredo la 20a ĝis dimanĉo la 22a de februaro 2015. Se ni kalkulas per tranoktoj, kaj kalkulante ĉiujn semajnfinojn kiel 2 tranoktoj kaj du longaj semajnfinojn (4 tranoktoj) kaj 2 longajn tendumadon... Tiel estis la 58a kaj la 59a tranoktoj por la verdaj skoltoj. Ene de la du lastaj jaroj, ni organizis preskaŭ du monatoj da renkontiĝoj! Nun vi komprenas kial la verdaj skoltoj tiel bone akordiĝas. Simple ĉar ili kreskis kune dum la du lastaj jaroj. Jen…
Legi pli