Blog Post

Intervjuo unu, Delfeno

1) Saluton, kiu Vi estas? El kiu urbo/lando Vi venas?

Mi estas Delfeno! Sed ekster la skolta grupo mi nomiĝas Pjotr. Mi estas dekses jaraĝa.
Mi loĝas en Antverpeno kaj mia ĉefa lingvo estas la nederlanda. [Pjotr parolas ankaŭ la rusan.]

Delfeno-mozet-2015

2) Ekde kiam Vi partoprenis la verdajn skoltojn?

Jam dum pli ol du jaroj mi estas Verda Skolto. Do mi aliĝis kiam mi havis dekkvar jarojn.

3) Ĉu la lingvoj estis problemo?

Ne, mi jam parolis Esperanton flue, kaj povis uzi la francan kun aliaj kiuj ankoraŭ ne konis Esperanton bone.

4) Kion Vi ŝatas ĉe la verdaj skoltoj?

Miajn geskoltojn!!

4) Ĉe la skoltoj, Vi estas kun alilandanoj, ili parolas alian lingvon, havas alian kutimon…
Ĉu neniam okazis problemo? Aŭ miskompreno? Rakontu!

Okazis miskomprenoj, sed ne problemaj, nur malgravaj, kiuj povas esti ege amuzaj.

5) La skoltoj memzorgas kaj vivas aventurojn. Rakontu iun belan / interesan / memorindan aventuron kiun vi travivis ĉe la skoltoj!

Dum somera tendumado de 2013 ni kajakis. Estis bela vetero, sufiĉe varma. Dingo, Korsako kaj mi ne timis do riski falon, stariĝante en la malekvilibra kajako. Jes, ni falis, kaj tamen daŭris surprize longe antaŭ ke ni sekiĝis. Dingo rimarkis kelkajn horojn poste: “Mi vere ankoraŭ sentas min malseka”, je kio Lupo atentigis lin: “Jes, cetere, en Belgio la akvo estas malseka!”.
Eble tio estis kultura miskompreno… [rimarko: Dingo estas franco kaj Lupo, valono, do normale ne devus estis kultura miskompreno inter ili!]

"mi ne prenas miajn akvajn vestaĵojn ĉar mi ne falos"
“mi ne prenas miajn akvajn vestaĵojn ĉar mi ne falos”

6) Kiel oni diras “ĝis revido” en viaj lingvoj?

“Tot ziens”, sed pli uzata: “Daaaaaag!”
“до сведания”, aŭ pli uzata “пока пока”

Daaaaag! Delfeno, kaj ĝis baldaŭ 😉

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts