Blog Post

vintro 2015-2016?

Karaj skoltoj, karaj adoleskuloj,

Ŝajnas ke via generacio ŝatus salti el NR al JES.
Sed, sekvontjare JES okazos en malfacile atingebla loko: Eger, Hungario.

Verŝajne ne ĉiuj povos partopreni. Kaj la NR-adoleska grupo estos dividita ;-(

Kial ne organizi kune eventon por ĉiuj?

Ĝi okazos en facile atingebla loko, je la samaj datoj – 27an de decembro ĝis la 3an de januaro.

Ĉio eblas: por 12-18 jaruloj aŭ por 15-25, kun NR-etoso aŭ JES-etoso, kun aŭ sen-alkoholo, ene de la asocio Verdaj Skoltoj aŭ de alia asocio aŭ private, kun skolta programo, kun junulara programo, aŭ sen programo! Proksime de NR, aŭ en Benelukso aŭ Maroko! En junulargastejo aŭ en loko-kie-ni-devos-mem-kuiri…

Kion vi opinias?

[polldaddy poll=8705662]

0 Comments

  • JES kaj Eger, Hungario ne estas tiom malfacile trovebla. 🙂 La ejo mem estas preskau apud la stacidomo, kaj vi bezonas nur unu duhoran trajnvojagxon el Budapesxto por alveni.
    Vidu por vi mem!

    Ni havas specialan studentan/lernejan kotizon por junuloj, havos adoleskan programon por sub18, kaj estas fakte vere malmultekosta se vi aligxas nun, antau la 30-a de aprilo. Mi petas vin pripensi 😉 http://www.jes.pl!

    Amike,
    Stela

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts