Blog Post

Nia nova skolttuko

Karaj skoltoj,
Karaj amikoj,

Nia nova skolttuko baldaŭ pretos. Ĝi estos nigra kun nia simbolo kaj io verda.

Sed kio? Tion vi decidos!

Jen la unua bildo pri ĝi. La etaj flankoj estas 70cm, la granda 100cm, la simbolo estas 6cm alta kaj 7cm larĝa. En tiu unua provo, la verda strio ne estis planita (la griza bordo estas la kudrita parto).

unua provoTamen mi (Lupo) vere pensas ke indas aldoni verdan strion por igi la skolttukon pli videbla.

Jen niaj tri ebloj (kun aliaj koloroj) :

1.  Eblas fari verdan bordon de 2,5 cm.

bando

2.  Eblas fari verdan strion de 1 cm.

rubando

3.  Eblas kudri verdan ŝnureton de 0,5 cm.

shunretoKion vi plej ŝatas?
Komentu kaj argumentu 😉

Aldono la 29an de aprilo: La decido estis farita, ni elektis la trian modelon (pli malpli).

0 Comments

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts