Blog Post

Gento, la 26an de junio

Vendredon la 26an de junio, Lupo ĉe-estis la kunveno de la Esperanto-klubo de Gento.
Li rakontas:

“Bona prelego komenciĝas per bona preparado: unue gustumi la bieron farita dum PEKO. Ĉu mi povos proponi ĝin al la ĉe-estantoj? Bedaŭrinde, ĝi ne ankoraŭ pretis ;-(

La gusto tro simplas, la ŝaŭmo tro maldensas: ĝi devas ankoraŭ iom fermenti en la boteloj.

peka bieroSurprizis min la belega klubejo kaj la Esperanto-kapablo de la ĉe-estantoj: ĉiuj bonege kaj flue parolis nian lingvon.

IMG_5141

Mi rakontis la aventurojn de la verdaj skoltoj ekde la komenco en novembro 2012. Estis vere longa! Poste restis iom da tempo por klarigi niajn estontajn projektojn.

IMG_5133Dankon al ili pro ilia aŭskultado kaj donaco. Ja, la klubo de Gento donacis 200€ por niaj projektoj. (Ĝis nun estas la klubo kiu plej multe donis monon! Gratulojn!)”

Ĉu ankaŭ vi ŝatus aŭskulti la aventurojn de la Verdaj Skoltoj? Invitu Lupon en vian klubon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts