partoprenu senpage PEKOn!

Du kutimaj partoprenantoj de PEKO ne povos partopreni ĉi jare :-( Do ili decidis tamen pagi kotizon, sed por du aliaj personoj! Eble por VI! Ĉu vi estas skolto? Kaj vi loĝas ekster Belgio? Do vi povos senpage partopreni PEKOn! Kiel profiti tiun eblon? aliĝu al PEKO antaŭ la 1a de marto indiku "senpage GENTO" en la rimarko-spaco   Ĉu vi konas skoltojn? Dividu tiun oferton! El Eŭropo la loko estas ege facile atingebla (flughavenoj de Bruselo kaj de Bruselo-sudo) kaj malmulte koste. La asocio Verdaj Skoltoj pretas organizi kaj financi la vojaĝojn inter tiuj flughavenoj kaj la kongresejo. Ni…
Legi pli

ĝis!

Lundon (01/02/2016) estis mia lasta pagita tago ĉe la asocio Verdaj Skoltoj :-( Eble vi ne sciis ke dum la lasta jaro mi estis profesia esperantisto? Jen eta resumo: En novembro 2012 mi organizis skoltan semajnfinon por adoleskuloj en Valonio. 8 partoprenantoj el 5 landoj/regionoj kun 3 malsamaj lingvoj. Ili ŝatis kaj volis daŭrigi. Semajnfino post semajnfino kreiĝis nova movado \(^_^)/ Nia unua tendumado okazis en aŭgusto 2013. Kaj la jaro 2013-2014 estis plena da semajnfinoj. Sed en aprilo 2014 mi trovis laboron kiu prenis multe de mia tempo... kaj la dua tendumado en julio 2014 estis vere tro peza...…
Legi pli

forpasis Carola

Hodiaŭ, dimanĉon la 10an de januaro, mi eksciis pri forpaso de Carola Antskog :-( Ŝi estis aktiva kaj brila Esperanto-skoltino. Ŝi multe agadis por Esperanto, ankaŭ en Skolta Esperanto-Ligo. Kiun ŝi prezidis dum 3 jaroj. Ŝi ankaŭ gastigis multajn homojn en sia domo en Finnlando. Ofte skoltoj, ekzemple Strigon (Cédric) kaj liajn pliaĝajn skoltojn. Mi havis la ŝancon renkonti ŝin dum UK 2015 en Lille. Estis brila renkonto. Ja ŝi estis el tiuj homoj kiuj radas energion kaj homaranecon ĉirkau si. Niajn kondolencojn al Anna (ŝia filino), Sigrid (ŝia nepino), al ŝia familio, kaj al SEL kiu malgajnis bonan kaj…
Legi pli

dankon!

Sabaton la 12an de septembro, dum sia Ĝenerala Asembleo, Flandra Esperanto-Ligo decidis oferti al la Verdaj Skoltoj la neatenditan profiton de la postkongreso. Varmajn Dankojn al ili ;-)
Legi pli

Imagu!

Ofte mi klarigas nek la edukan projekton de la Verdaj Skoltoj nek nian ambicion. Mi nur montras konkretaĵojn (fotojn, flagon...), mi raportas pri niaj pasintaj eventoj, kaj prezentas la jam planitajn projektojn. Tamen estas revo malantaŭ tiuj konkretaj aĵoj! Nun la Verdaj Skoltoj estas deko da adoleskuloj. Dum niaj semajnfinoj estas inter 6 ĝis 11 skoltoj. Ili ege amuziĝas kaj flue parolas Esperanton (aŭ rapide lernas). Ni pruvis dum la lastaj jaroj ke nia modelo funkcias: 7 semajnfinoj kaj 1 tendumado sufiĉas por skoltigi kaj Esperantigi adoleskulojn. (Legi pli…)
Legi pli