Blog Post

partoprenu senpage PEKOn!

present-150291_640

Du kutimaj partoprenantoj de PEKO ne povos partopreni ĉi jare 🙁

Do ili decidis tamen pagi kotizon, sed por du aliaj personoj! Eble por VI!

Ĉu vi estas skolto?
Kaj vi loĝas ekster Belgio?

Do vi povos senpage partopreni PEKOn!

Kiel profiti tiun eblon?

  • aliĝu al PEKO antaŭ la 1a de marto
  • indiku “senpage GENTO” en la rimarko-spaco

 

Ĉu vi konas skoltojn?
Dividu tiun oferton!

El Eŭropo la loko estas ege facile atingebla (flughavenoj de Bruselo kaj de Bruselo-sudo) kaj malmulte koste.
La asocio Verdaj Skoltoj pretas organizi kaj financi la vojaĝojn inter tiuj flughavenoj kaj la kongresejo. Ni ankaŭ pretas leĝe responsi se tiuj junuloj ne estas plenaĝaj.
Konklude: Estas bonega ŝanco oferti Esperanto-sperton al du junuloj el Via lando!

 

Se estas pli ol 2 kandidatoj, ni unue provos serĉi aliajn subtenantojn. Se ni ne sukcesas, ni elektos unue la plej junaj, poste la plej foraj.

Se neniu kandidatiĝas antaŭ la 1a de marto, interkonsente kun la donacantoj ni malfermos tiun oferton al belgaj junuloj.

0 Comments

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts