Strasburgo dum Eŭropa Kongreso

Kio?

Ĉu vi volas paropreni la Eŭropan Kongreson sen devi zorgi pri viaj infanoj? Aligu ilin al nia evento por infanoj kaj adoleskuloj!
Ĉu vi devas akompani viajn gepatrojn al teda Esperanto-kongreso? Forlasu ilin kaj venu ludi kun ni dum ili aŭskultas prelegojn!
Ĉu vi volas amuziĝi, lerni, kuri, dormi en ligna dometo aŭ tendo? Aliĝu tuj, ĉar ni havas malmulte da lokoj!

Laŭ la modelo de Universala Kongreso / Internacia Infana Kongreseto, la Verdaj Skoltoj organizas eventon por infanoj kaj adoleskuloj paralele al la Eŭropa Kongreso.

Por kiuj? Por ĉiuj inter 8 kaj 20 jaroj!

Tute ne gravas se vi ne estas skolto. Aŭ se vi ne spertas tendumi (fakte ni ankaŭ luis du lignajn dometojn). La skoltestroj helpos vin. Ili nun preparas malaĉan programon por ĉiuj. Ĝenerale ni organizas nin en tri grupoj:

  • 8-11 jaruloj, la Lupidoj.
  • 12-16 jaruloj, la Esploristoj.
  • 17-25 jaruloj, la Roveroj.

Komencantoj bonvenas, tamen necesas havi komunan lingvon kun almenaŭ unu estro (en nia teamo estas parolanto de la angla, flandra, franca, germana, pola, rusa).

Drinkemaj junuloj pli taŭge partoprenus BRECOn. Ĉar akoholo kaj tabako ne estas permesitaj dum la eventoj de la Verdaj Skoltoj.

Kiam?

Ni tendumos de merkredo la 8a ĝis dimanĉo la 12a de majo. Organizantoj kaj foruloj povos alveni ekde mardo la 7a de majo.

Kion ni faros?

Ni kune vivos, memkuiros, ludos, manlaboros, esploros Strasburgon… La skoltestroj nun preparas malaĉan programon por ĉiuj.

Kie? kaj kiel atingi?

Ni tendumos en la tendumejo de Strasburgo. Jen ĝia loko.
Ni organizos karavanojn en nia Vatsapo-grupo.

Kiom kostas?

Pro la plikosta loĝado, ni ne povos oferti la kutimajn kondiĉojn.
Membroj de la Verdaj Skoltoj pagos 15€ por unu tranokto. Do 60€ se vi partoprenas de merkredon al dimanĉon.
Ne membroj pagos jaran kotizon (50€) plus la eventa kotizo.
Do ne estos repago de vojaĝokostoj ĉi foje.

Se vi partoprenas kun ni, ne necesas aliĝi kaj pagi kotizon al la Eŭropa Kongreso.

Kiel aliĝi?

Jen la aliĝilo: https://forms.gle/CjVu2xufZKkXtHMXA

Ĉar ni estas skoltgrupo kun asekuro, ni bezonas ke vi (aŭ viaj gepatroj) plenumus sandokumenton kaj (por la malpli ol 18 jaruloj) gepatran permeson. Tiuj dokumentoj estas ĉi tie en pluraj lingvoj.

Ankaŭ eblas retmesaĝe al info@verdajskoltoj.net

Kiuj partoprenos?

Lupidoj

Esploristoj

Magoto, Adèle, Sciuro, Nimfiko, Mahtilde, Frida, Nigra Cigno

Roveroj
Estroj

Bubalo, Sabaka, Lupo, Delfeno, Lampido, Orcino, Bizono, Korsako