Briardo

Briardo, vi partoprenis al nia tendumado en Rosée en 2021, estas pluva rememoraĵo! Kaj poste, vi partoprenis plurajn pliajn eventojn. Ni ofertis vian totemon dum nia tendumado en Moustier en aŭgusto 2022. Por ni vi estas Briardo ĉar... Briardo estas ŝafhundo: ĝi kutimas vivi en grupo, zorgi pri la pli etaj, kaj esti en sia ĝusta loko. Same kiel vi tuj faris dum niaj eventoj.Kiel Briardo, vi estas ekvilibra: trankvila kiam necesas, konstruema kiam bezonatas. Kiam vi tro lacas aŭ kiam estas nenio por fari, vi dormas en iu ajn sofo.Vi sekvas la grupon kun bonhumoro kaj sen kritiko, nek…
Legi pli

Ŝakalo

Ŝakalo, vi partoprenis al nia tendumado en Grezilojno en 2020. Estas varma rememoraĵo!Ni ofertis vian totemon dum nia tendumado en Moustier en aŭgusto 2022. Por ni vi estas Ŝakalo ĉar... Ŝakaloj havas stabilan rilaton kaj povas migradi sesope au pli multe. Kiel ŝakalo vi ŝatas sociumi kaj rilati kun ĉiuj ĉirkaŭ vi.Ŝakalo estas rapida kaj eltenema, kiel vi.Ŝakalo havas bonajn sensojn kaj uzas ilin. Kiel ĝi, vi rimarkas tion kio okazas ĉirkaŭ vi kaj sprite regas.Ŝakalo kapablas trovi siajn manĝojn en grandaj sekaj lokoj. Kiel ĝi, vi kapablas diskrete trovi vian propran manĝaĵojn.Ŝakalo estas inteligenta kaj elturniĝema. Ili kapablas enterigi…
Legi pli
Tendumado de SEL – pasko 2022

Tendumado de SEL – pasko 2022

Skolta Esperanto Ligo (SEL) organizas tendumadon en Italio. Ekde dimanĉo la 10a ĝis dimanĉo al 17a de aprilo 2022. Ni partoprenos ĝin! Ĝi okazos en Ascea, 140km sude de Napoli. En bela montara bieno meze de natura proksime de maro, sed ankaŭ de stacidomo kaj vidindaĵoj. Jen prezento de la loko. Kvankam estas domo, ni ĝuos la bonan printempan veteron por tendumi sur la terasoj sub la olivo-arboj. Ni aktuale organizas tiun eventon. Pli da informoj kaj aliĝilo alvenos verŝajne en septembro-oktobro 2021. Laŭ la ebloj de la partoprenantoj, ni organizos antaŭ aŭ post-tendumadon por turismumi. Eble por viziti Paestum…
Legi pli