Blog Post

Ŝakalo

Ŝakalo, vi partoprenis al nia tendumado en Grezilojno en 2020. Estas varma rememoraĵo!
Ni ofertis vian totemon dum nia tendumado en Moustier en aŭgusto 2022.

Por ni vi estas Ŝakalo ĉar…

  • Ŝakaloj havas stabilan rilaton kaj povas migradi sesope au pli multe. Kiel ŝakalo vi ŝatas sociumi kaj rilati kun ĉiuj ĉirkaŭ vi.
  • Ŝakalo estas rapida kaj eltenema, kiel vi.
  • Ŝakalo havas bonajn sensojn kaj uzas ilin. Kiel ĝi, vi rimarkas tion kio okazas ĉirkaŭ vi kaj sprite regas.
  • Ŝakalo kapablas trovi siajn manĝojn en grandaj sekaj lokoj. Kiel ĝi, vi kapablas diskrete trovi vian propran manĝaĵojn.
  • Ŝakalo estas inteligenta kaj elturniĝema. Ili kapablas enterigi sian viandon kaj retrovi ĝin poste (ni esperas ke vi ne kaŝis persikojn ĉie). Do ŝakaloj ne timas ŝteli manĝaĵojn al pli fortaj bestoj kiel leonoj. Kiel ŝakalo vi ne timas la pli grandaj kaj aĝaj bestoj kaj aŭdacas primoki ilin.
  • Ili kapablas solvi malfacilan problemon kiel rubikskkubon 😉

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts