(en français ci-dessous) Vendredon la duan de septembro, Lupo kaj Viviane prezentis Esperanton en Tilff apud Lieĝo fulm-kurso per rekta metodo prezento de nia lingvo, de ĝia historio kaj kulturo (muziko, libroj, bildstrioj, renkontiĝoj...) demandoj kaj respondoj La prezentado estis organizita ĉe kaj kun Ecotopia. Estas bonega asocio, ege aktiva : 5 hektaroj de permakulturo (ĉiama terkulturo), transiro, legomkorboj, Montessori-infanĝardeno, internaciaj laborstaĝoj, staĝoj por infanoj kaj plenkreskuloj, vesperaj kursoj...Viviane multe reklamis: afiŝoj en la urbeto, facebook, invitoj al amikoj... 7 homoj ĉe-estis kaj interesiĝis. Pli ol ni atendis, malpli ol ni esperis... Tamen ĉiuj nun deziras lerni Esperanton! Do ekde…