Jen mi, valer!

Saluton, Mi estas Valère, la inicianto de tiu ĉi projekto. Mi estas 33 jaraĝa kaj loĝas en Valonujo. En la skolta movado, mi estis estro dum 4 jaroj. Dum la tri unuaj mi gvidis grupon de 12-16 jaraĝaj skoltoj. Poste mi zorgis dum unu jaro pri 6-8 jaraĝuloj. Ĉiam en la asocio "Les Scouts". Mi sekvi trejnadon en tiu asocio. Kaj ricevis mian gilwell-koltukon \(^_^)/ Pri mia esperanta vivo: mi esperantiĝis en 2005, partoprenis kelkajn renkontiĝojn, kaj vojaĝis al Japanujo per Pasporta Servo okaze de la Universala Kongreso en 2007 Ĉar mi volis pli agi por Esperanto mi iĝis estrarano…
Legi pli

Karaj gepatroj

Karaj gepatroj, Karaj interesintoj, Vi (aŭ viaj infanoj) reagis al mia unua mesaĝo. Dankon pro viaj reagoj, konsiloj kaj helpoproponoj. La unua skolta semajnofino por esperantistoj okazos je la 2-3-4aj de novembro. Pliajn informojn vi trovos ĉe la paĝo Unua rendevuo! Nun estas tempo por reklami, varbi kaj aliĝi! Sekvantaj paŝoj: 1) Personaj kontaktoj Mi tre ŝatus persone kontakti ĉiujn partoprenantojn antaŭ la renkontiĝo. Por scii kion ili volas, kion ili ne volas. Kaj tiel plibonigi la programon. Ankaŭ mi provos kontakti tiujn kiujn ne volas partopreni. 2) Reklami aliulojn Ĉu vi konas aliajn eblajn kandidatojn? 3) Reklami ĉe lernu.net…
Legi pli

Saluton la mondon!

Bonvenon sur tiu ĉi blogo. Ni provos kunigi ĉiujn diskutojn en la sama loko: ĉi tie. Tiel ĉiuj povos partopreni al nia projekto. skoltamike, valer   La paĝo Kial? klarigos al vi nian historion kaj celon. Kiel ni faros? Temas pri nia laborplano. Helpu nin plibonigi ĝin! Kion? Ĉu arkaisma skoltismo? Ĉu avangarda? Kiel skoltumi kun freŝbakitaj skoltoj, kun 4 lingvoj kaj 3 kulturoj? Temas pri nia metodo, provoj kaj spertoj. Unua rendevuo: tie ĉi vi trovos ĉiujn informojn pri nia unua rendevuo. Kie, kiam, por kiuj, kiel aliĝi...          
Legi pli