2-4aj de oktobro

Kio? Semajnfino de la Verdaj Skoltoj. Kiam? Ekde vendredon la 2an de oktobro ĝis dimanĉon la 4an. Alvenu kiam vi povas, foriru kiam vi devas ;-) Por kiuj? Vi estas inter 11 kaj 17 jaraĝa? Vi volas amuziĝi kun aliaj adoleskuloj en internacia etoso? Do kunigu la Verdajn Skoltojn! La unua semajnfino estas malfermita al ĉiuj 11-17jaraĝuloj. Ne necesas paroli Esperanton por via unua partoprenado. Venu, gustumu kaj restu se vi ŝatas! (Legi pli…)
Legi pli

IIK2015

Publikigi informojn post 20 tagoj... (do mi hontas, baldaŭ aperos raporto pri IIK) Tamen jam ni povas konfirmi ke: neniu grave vundiĝis neniu malvarmumis (malgraŭ la pluvo kaj la malvarmo) neniu malsaniĝis neniu estis mordita per iksodoj neniu reiris hejmen kun pedikoj neniu svenis pro malsato neniu sunbruliĝis - pri tio la vetero helpis nin ;-) ... Kompreneble estis kelkaj etaj vundetoj. Sed ĉu tio estas evitebla? La infanoj kaj plenkreskuloj tendumis, ekskursis, tenisis, memzorgis, naĝis, manlaboris, ludis sub la pluvo kaj sub la suno, spektis filmon, fajris kaj rostis pufsukeraĵojn... kaj kelkaj kuraĝuloj substele tranoktis apud la fajro dum…
Legi pli

Imagu!

Ofte mi klarigas nek la edukan projekton de la Verdaj Skoltoj nek nian ambicion. Mi nur montras konkretaĵojn (fotojn, flagon...), mi raportas pri niaj pasintaj eventoj, kaj prezentas la jam planitajn projektojn. Tamen estas revo malantaŭ tiuj konkretaj aĵoj! Nun la Verdaj Skoltoj estas deko da adoleskuloj. Dum niaj semajnfinoj estas inter 6 ĝis 11 skoltoj. Ili ege amuziĝas kaj flue parolas Esperanton (aŭ rapide lernas). Ni pruvis dum la lastaj jaroj ke nia modelo funkcias: 7 semajnfinoj kaj 1 tendumado sufiĉas por skoltigi kaj Esperantigi adoleskulojn. (Legi pli…)
Legi pli

LaSemo, ni ĉe-estis!

Kiel planite, ni deĵoris budon ene de la vilaĝo de la asocioj dum la muzikfestivalo LaSemo \(^_^)/ LaSemo estas... alia muzikfestivalo Vere alia: lokoj por infanoj, socia-ludejo, labirinto farita per paledoj, sen-akvaj necesejoj, ĉie ege pura, restoraciaj kamionoj komplete strangaj, zen-loko kun libroj kaj hamakoj, la trinkaĵoj estas lokaj kaj sen ĥemiaĵoj, eksterordinara parado de elfoj, ĉokolado-fabriko, ekspozicio pri "alia Afriko" surprize cinika, manifestacio-festo de ĉiuj asocioj de la asocio-vilaĝo, koncertoj, strat-spektakloj... (Legi pli…)
Legi pli

La filmeto pretas \(^_^)/

Dank'al Alejandro Escobedo ni nun havas bonegan reklamfilmeton. Alejandro estas juna hispano, nekredeble aktiva por Esperanto. Li mastrumas multajn Esperanto-facebook-paĝojn kaj grupojn. Li trovis bonegan servon por munti filmojn. Kaj li kapablis konvinki UEA repagi la unuan jaron. Certe filmetoj estas la estonteco por varbi kaj reklami! (spektu la filmon sube) (Legi pli…)
Legi pli