Nova aŭto!

Dank'al viaj donacoj (kaj al la kaso) ni povis pagi la plej grandan reklamon sur la aŭto de Lupo. Ĝi estis farita la 20an de januaro. Jen kelkaj fotoj.   La 27an, Lupo prezentis la agadojn de la verdaj skoltoj en la klubo de Marcinelle. Do ili estis la unuaj kiuj povis spekti ĝin rekte. Sekvontsemajne, Lupo gvidos infanojn dum "verdaj klasoj" en Bouillon (valonaj ardenoj). Unu semajno kun 40 infanoj el Uccle. La sekvanta kun 64 infanoj el Mouscron (inter 8 kaj 10 jaroj). Kompreneble Lupo informos ilin pri Esperanto kaj la verdaj skoltoj. Fakte kun la aŭto estos…
Legi pli

simbolo kaj aŭto

Elekti simbolon ne sufiĉas, ni devas ankaŭ uzi ĝin! Kompreneble sur niaj retejo, facebook-paĝo, vizitkartoj, flago... kaj aŭto! Ja, Lupo (Valère Doumont) ofertis sian aŭton por reklami pri la verdaj skoltoj. Ĝi estos sufiĉe videbla ĉar li uzas tiun auton por niaj semajnfinoj (do, ĝi estos videbla en malsamaj urboj kaj lokoj), li foje reklamas pri Esperanto kaj regule gvidas infanojn dum "naturaj klasoj". Jen la tri proponoj por lia aŭto:   Ĉu vi havas rimarkojn pri la moto, pri la aspekto... ? Komentu sube! Ĉu vi volas malgrandan glumarkon por via aŭto? Diru al ni kaj ni mendos ilin!…
Legi pli