Blog Post

Nova aŭto!

Dank’al viaj donacoj (kaj al la kaso) ni povis pagi la plej grandan reklamon sur la aŭto de Lupo.

Ĝi estis farita la 20an de januaro. Jen kelkaj fotoj.

la maldekstra flanko estas farita
la maldekstra flanko estas farita
Je la dekstra, la folio kun la lili-floro estis parte sur la klinko. Necesis arte tranĉi.
Je la dekstra, la folio kun la lili-floro estis parte sur la klinko. Necesis arte tranĉi.

 

La 27an, Lupo prezentis la agadojn de la verdaj skoltoj en la klubo de Marcinelle. Do ili estis la unuaj kiuj povis spekti ĝin rekte.

ĉiuj ĉe-estantoj
ĉiuj ĉe-estantoj
dankon al Hubert kiu fotis ;-)
dankon al Hubert kiu fotis 😉

Sekvontsemajne, Lupo gvidos infanojn dum “verdaj klasoj” en Bouillon (valonaj ardenoj).

Unu semajno kun 40 infanoj el Uccle. La sekvanta kun 64 infanoj el Mouscron (inter 8 kaj 10 jaroj). Kompreneble Lupo informos ilin pri Esperanto kaj la verdaj skoltoj.

Fakte kun la aŭto estos malfacila ne informi ilin kaj iliajn instruistojn pri tio 😉

Dankon al mikedsign pro tiu belega laboro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts