Nova revuo

Jen la unua ekzemplero de la revuo de la lupidoj! Ĉar ni volas konstrui ĝin iom post iom kun la lupidoj, ĝi maljam havas nomon. Sendu viajn proponojn! Kaj desegnojn por la sekvonta numero. Se vi klakas la bildon, vi povos elŝuti ĝin el nia drive-dosierujo ;-) Dankon al Bubalo kiu kunredakti ĝin. Kaj al Kirilo kiu korektis multajn erarojn. Ni esperas ke vi tiom plezure legos ĝin kiom ni plezure redaktis ĝin.
Legi pli

Magoto

Magoto, vi partoprenis al nia tendumado en rosée en 2021. Estas malseka rememoraĵo! Ni ofertis vian totemon dum nia tendumado en Moustier en aŭgusto 2022. Por ni vi estas Magoto ĉar... Magoto estas la sola makako kiu trovis vojon por atingi Afrikon. Kiel ĝi, vi mem trovis vian vojon al la skoltoj.Magoto adaptiĝas al sia medio. Kiel ĝi, vi fulmrapide adaptiĝis al nia grupo da skoltoj: ni marŝas, vi marŝas, ni naĝas, vi naĝas, ni lernas signo-lingvon, ankaŭ vi, ni esploras grotojn, ankaŭ vi… vi kuraĝe adaptiĝas sen iu ajn plendo al niaj aktivaĵoj.Magoto estas sociema. Kiel ĝi, vi estas…
Legi pli

Briardo

Briardo, vi partoprenis al nia tendumado en Rosée en 2021, estas pluva rememoraĵo! Kaj poste, vi partoprenis plurajn pliajn eventojn. Ni ofertis vian totemon dum nia tendumado en Moustier en aŭgusto 2022. Por ni vi estas Briardo ĉar... Briardo estas ŝafhundo: ĝi kutimas vivi en grupo, zorgi pri la pli etaj, kaj esti en sia ĝusta loko. Same kiel vi tuj faris dum niaj eventoj.Kiel Briardo, vi estas ekvilibra: trankvila kiam necesas, konstruema kiam bezonatas. Kiam vi tro lacas aŭ kiam estas nenio por fari, vi dormas en iu ajn sofo.Vi sekvas la grupon kun bonhumoro kaj sen kritiko, nek…
Legi pli

Ŝakalo

Ŝakalo, vi partoprenis al nia tendumado en Grezilojno en 2020. Estas varma rememoraĵo!Ni ofertis vian totemon dum nia tendumado en Moustier en aŭgusto 2022. Por ni vi estas Ŝakalo ĉar... Ŝakaloj havas stabilan rilaton kaj povas migradi sesope au pli multe. Kiel ŝakalo vi ŝatas sociumi kaj rilati kun ĉiuj ĉirkaŭ vi.Ŝakalo estas rapida kaj eltenema, kiel vi.Ŝakalo havas bonajn sensojn kaj uzas ilin. Kiel ĝi, vi rimarkas tion kio okazas ĉirkaŭ vi kaj sprite regas.Ŝakalo kapablas trovi siajn manĝojn en grandaj sekaj lokoj. Kiel ĝi, vi kapablas diskrete trovi vian propran manĝaĵojn.Ŝakalo estas inteligenta kaj elturniĝema. Ili kapablas enterigi…
Legi pli