simbolo kaj aŭto
Elekti simbolon ne sufiĉas, ni devas ankaŭ uzi ĝin! Kompreneble sur niaj retejo, facebook-paĝo, vizitkartoj, flago... kaj aŭto! Ja, Lupo (Valère Doumont) ofertis sian aŭton por reklami pri la verdaj skoltoj. Ĝi estos sufiĉe videbla ĉar li uzas tiun auton por niaj semajnfinoj (do, ĝi estos videbla en malsamaj urboj kaj lokoj), li foje reklamas pri Esperanto kaj regule gvidas infanojn dum "naturaj klasoj". Jen la tri proponoj por lia aŭto: Ĉu vi havas rimarkojn pri la moto, pri la aspekto... ? Komentu sube! Ĉu vi volas malgrandan glumarkon por via aŭto? Diru al ni kaj ni mendos ilin!…