Internacia Infana Kongreseto 2015

En 2015, la Universala Kongreso okazos en Lille. Inter la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto. Ankaŭ okazos Internacia Infana Kongreseto. Kaj ni partoprenos ĝin! Michel [Miŝel] trovis bonegan lokon. Malnova renovigita bieno en Ville-Neuve d'Ascq. Estas vere apud niaj kutimaj lokoj. Eble montetoj mankos al kelkaj el vi (ĉefe al Lupo-kiu-ne-marŝas-kun-peza-sako)... sed la aliaj ŝatos malpli grimpi ;-) Estas multaj ebloj: naĝejo, tenisejo, arbaroj, interesa urbo por ludi... Ni povos fari fajron, lignokonstrui, migradi... Ĉion kion ni faras dum niaj kutimaj tendumadoj sed ĉi foje kun pli da junuloj! Do IIK estos nia tendumado por 2015. Kion…
Legi pli