Karaj skoltoj,
Karaj amikoj,
Nia nova skolttuko baldaŭ pretos. Ĝi estos nigra kun nia simbolo kaj io verda.
Sed kio? Tion vi decidos!
Jen la unua bildo pri ĝi. La etaj flankoj estas 70cm, la granda 100cm, la simbolo estas 6cm alta kaj 7cm larĝa. En tiu unua provo, la verda strio ne estis planita (la griza bordo estas la kudrita parto).
Tamen mi (Lupo) vere pensas ke indas aldoni verdan strion por igi la skolttukon pli videbla.
Jen niaj tri ebloj (kun aliaj koloroj) :
1. Eblas fari verdan bordon de 2,5 cm.
2. Eblas fari verdan strion de 1 cm.
3. Eblas kudri verdan ŝnureton de 0,5 cm.
Kion vi plej ŝatas?
Komentu kaj argumentu
Aldono la 29an de aprilo: La decido estis farita, ni elektis la trian modelon (pli malpli).
Mi plej sxatas numero 1 cxar estas la plej videbla.
Mi pli sxatas la duan, cxar gxi klarigas la verdon de skolttuko, kaj ne tro dominas kiel en la unua.
La unua estas tre tre kutima en Belgio. Kaj ĝuste la nigra koloro iĝas malpli videbla.
Pro tio mi pliŝatas la duan kaj la trian (kaj ili estas iomete malpli kostaj).
Mi pli sxatas la trian cxar laû mi la kombino estus perfekta, alikaze estus iomete tro dika.
Mi pli ŝatas la duan kaj la trian ankaux pro dikecaj kialoj.
mi preferas la trian