Blog Post

el Tervuren, venis nova vento…

Hodiaŭ mi havis la plezuron viziti la Esperanto-klaso de Sandra. Ŝi estas instruistino pri matematiko en mezlernejo en Tervuren. (Tervuren estas en Flandrio, apud Bruselo.)

IMG_5580
Sandra Schenkel

En ŝia lernejo estas speciala kurso dum la 3a jaro (tiam la adoleskuloj aĝas 14-15 jaroj). La instruistoj proponas diversajn fakojn, la studantojn elektas. Sandra proponis Esperanton, la direktorino akceptis tiun fakon, kaj 14 studantojn aliĝis \(^_^)/

lernejo en Flandrio: multaj bicikloj
lernejo en Flandrio: multaj bicikloj

La kurso estas iom speciala: 2 horoj semajne, sinsekve ĵaŭde posttagmeze. Kvankam la kurso estas deviga, ĝi ne kalkulas por la sukceso de la studantoj. Do ne estas kaj ne estos ekzameno. Alia tre speciala afero: la kurso daŭras duonjaron. Do la nunaj 14 studantojn studos esperanton ĝis decembro. Kaj en januaro 14 aliaj ekos.

Tio signifas ke entute, ĉi-jare 28 adoleskuloj oficiale lernos Esperanton en Flandrio. Nekredeble, ĉu ne? (Estas malfacila ne tro esperi…)

Sandra kaj mi instruis al ili hodiaŭ. Verŝajne la unuaj minutoj ŝajnis strangaj al ili kun du instruistoj en la klaso. Kies unu tute ne kapablis la nederlandan… do al mi ili nur povis paroli Esperanton. Estis tre agrabla kaj amuza por mi. Kaj mi esperas ke same estis por Sandra kaj la junuloj!

Gratulojn al Sandra kaj multe da sukcesojn al ŝiaj studantoj!
Lupo

PS: kiam mi havos la rajton, mi aldonos foton de la studantojn.

0 Comments

  • Kion ili faris praktike:
    – dum la unua leciono Sandra instruis al ili la alfabeton kaj kiel prezenti sin. Ili spektis la filmeton “esperanto estas…” kaj la muzikfilmeton “komerca” de Pafklik. Kaj Sandra klarigis al ili kio estas Esperanto, ktp.
    – dum la dua leciono , mi salutis ilin individue (do ili praktikis tion kion ili lernis antaŭ unu semajno), poste Sandra prezentis min. Ni revidis la alfabeton (kun la bildoj el edukado.net) tiel ili lernis novajn vortojn. Poste ili ricevis karteton kun vortoj (pordo, plafono, lampo, klinko, pomo, fenestro…) kaj devis trovi la taŭgan objekton en la klasĉambro. Ili miris rimarkante ke “klinko” venas el la nederlanda lingvo 😉 Poste ni instruis kelkajn afiksojn (-ino, vir-, -ejo, -aro, -ido, -isto) kun bestnomoj.
    – morgaŭ dum la tria leciono, ili ekos lernadon kun la libro-kiu-finfine-alvenis “Esperanto por lernejaj klasoj”

  • Jen bonaj lgaĵoj por matematikŝatantoj 😉

    La plej matematika el la vivantaj lingvoj pri kiu revis Descartes, Newton, Kochański, Leibniz, d’Alembert, Condorcet, Ampère…
    http://esperanto-vendee.fr/images/PDF/Matematik-EO.pdf

    Version française
    La plus mathématique des langues vivantes à laquelle ont rêvé Descartes, Newton, Kochański, Leibniz, d’Alembert, Condorcet, Ampère…
    http://esperanto-vendee.fr/images/PDF/Matematik-FR.pdf

Lasi respondon al Henri Masson Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts