Nia blogo

Linka muziko

Linka muziko

Dum iu renkontiĝo de la verdaj skoltoj, Lupo enkotigis sian aŭton. Alvenis SMS: "Mi enkotigis la aŭton" kaj la skoltoj tuj vidis la okazon krei kanton por ĉiam rememori tiun historian okazaĵon. Tiu kanto post nelonge iĝis la oficiale elektita himno de la verdaj skoltoj. Enuiĝante dum libertempo mi hazarde stumblis sur retpaĝon (onlinesequencer.net) per kiu oni povas importi ".mid" dosierojn (temas pri muziko) kaj aldoni laŭ plaĉe pliajn notojn kaj uzi sonojn de diversaj instrumentoj. Unue mi ludis iom kun hazarda muzikpeco el la reta esperanto kantaro (kantaro.ikso.net). Ankoraŭ neniam uzinte tian programon mi elprovis diversajn sonojn, el kiuj…
Legi pli

finiĝis ;-(

Sabaton la 4an de aŭgusto, finiĝis la skolta semajno de la Verdaj Skoltoj apud Madrido. Ĝi estis plenplena da aventuroj, surprizoj, komunikadoj, bestoj, ludoj, naĝejoj, grimpadoj, ktp. Pro pluraj ne antauvideblaj malfacilaĵoj, ni ne povis ĉi jare regule raporti pri ĝi :-( Ni provos korekti tion dum la sekvontaj semajnoj! Gratulojn al ĉiuj skoltoj pro ilia elturniĝemo kaj specife al la novaj bestoj inter ni: Agutio, Pika, Sabaka, Bubalo, Korato, Lampido ; kaj al tiuj kiuj por la unua fojo skoltumis kun ni: Dalila, Kasja, Marius, kaj Nam Suan. Kaj ni volas diri DANKON al Pika, Diego kaj Aida, kiuj…
Legi pli

Herzberg, aprilo 2018

Esperanto-tendumado en la Domeyer-parko en Herzberg Fine de marto, ekzakte merkredo la 28-an de aprilo, la Domeyer-parko en Herzberg iĝis tendumejo por grupo de kvin Herzberganoj, kiuj gastigis Verdajn Skoltojn el Belgio, Francio, Hispanio kaj Kanado. Eĉ hundo ĉeestis nian tendumadon. Dum la unuaj tagoj venis Zsófia Kóródy kaj Cornelia Luszczek de la Esperanto-centro por instrui Esperanton al la loka skoltgrupo. Ankaŭ ni uzis la tempon por prepari ludojn, kolekti rubaĵojn en la ĉirkaŭaĵo kaj plani la manĝojn por la venonta tendumado. Jam semajnoj antaŭe estis planitaj diversaj ludoj kaj aktivaĵoj por niaj gastoj. En sabato posttagmeze ili alvenis sepope…
Legi pli