Malferma estrar-kunsido

Kial? Post la sukceso de PEKO, Jean-Pol kaj Valère decidis organizi malferman estrar-kunsidon. Jes estas multe da pripensado, laboro, ideoj, celoj.... kaj ni ŝatus havi viajn ideojn, proponojn, ktp. Gravas bone kaj efike agi dum la sekvontaj monatoj. Kaj kunlabori inter niaj asocioj. Kiujn? Se vi interesiĝas pri niaj projektoj, vi estas invitita. Anoncuvin ĉe Lupo (doumontvalere@yahoo.fr) kaj venu! (Legi pli…)
Legi pli

la verdaj skoltoj ĉe ARTE!

(en français ci-dessous) Antaŭ du semajnoj dum PEKO televido-teamo de ARTE venis por filmi nin ;-) Estis longa filmado, foje amuza, foje teda, ĉiam interesa. Bonŝance sunis preskaŭ ĉiam. Do vi povos baldaŭ spekti niajn aventurojn: sabaton la 6an de junio je la 14a ĉe ARTE. http://www.arte.tv/guide/de/057422-011/yourope Kutime, "YOUROPE"-elsendon televide spektas inter 200 ĝis 500 mil homoj en Francio kaj Germanio. La elsendo estas ankaŭ videbla en aliaj landoj kaj je la reto. Grandan dankon al Patricia kaj ŝia filmisto kiuj venis el Berlino (o_O) por filmi nin. Il y a deux semaines, durant PEKO, une équipe d'ARTE est venue…
Legi pli

intervjuo du, Catherine, patrino de Dingo

(en français ci dessous) Saluton Catherine, 1) Do vi estas patrino de iu verda skolto. Ĉu vi povas prezenti vin? vian familion? Mi estas franca. Mia edzo estas francparolanta Belgo. Ni ambaŭ lernis Esperanton kiam ni estis junaj plenkreskuloj. Ni neniam vere uzis ĝin en la ĉiutaga vivo (krom dum renkontoj) sed ĝi ja estas parto de nia identeco. Ni havas tri gefilojn : Élise 19-jara, Simon 17-jara kaj Emma, kiu ĵus fariĝis 15-jara. Ni loĝas en franca urbeto, Givet, ĉe la belga landlimo. (Legi pli…)
Legi pli