simbolo kaj aŭto

Elekti simbolon ne sufiĉas, ni devas ankaŭ uzi ĝin! Kompreneble sur niaj retejo, facebook-paĝo, vizitkartoj, flago... kaj aŭto! Ja, Lupo (Valère Doumont) ofertis sian aŭton por reklami pri la verdaj skoltoj. Ĝi estos sufiĉe videbla ĉar li uzas tiun auton por niaj semajnfinoj (do, ĝi estos videbla en malsamaj urboj kaj lokoj), li foje reklamas pri Esperanto kaj regule gvidas infanojn dum "naturaj klasoj". Jen la tri proponoj por lia aŭto:   Ĉu vi havas rimarkojn pri la moto, pri la aspekto... ? Komentu sube! Ĉu vi volas malgrandan glumarkon por via aŭto? Diru al ni kaj ni mendos ilin!…
Legi pli

nova simbolo 2

Dankon al ĉiuj kiuj voĉdonis kaj komentis ;-) Vi klare volas steleton: 33 voĉoj je 51, do 65% inter vi! Do estos eta stelo en nia simbolo. Ĝi estos kiel en la tria propono: blanka stelo ene de verda folio. Vi pliŝatis la unuan proponon por la koloroj. Tiu rikoltis 42 procentojn de la voĉoj (21/51). Ruĝa, flava kaj verda estos niaj koloroj. Tiu demando estis ankaŭ bona okazo por diskonigi nian grupon ene de Esperantujo. Ĉe Facebook, la artikolo estis disdonita 22 foje. 99 homoj legis ĝin sur nia paĝo, verŝajne pli je la aliaj paĝoj. Unu plia persono…
Legi pli

Nova simbolo

Karaj, ni bezonas vian helpon. Helpu nin elekti nian novan simbolon! Multaj jam komentis, helpis kaj nun ni estas je la lasta etapo por finfari nian simbolon. Jen la lastaj provoj, dankon al MIKEDSIGN (vidu sube) kiu akompanis nin ĝis nun kun granda disponeblo kaj helpo. Kaj kiu finfaros la simbolon laŭ viaj voĉoj kaj komentoj ;-) Restas du gravaj demandoj 1) ĉu kun aŭ sen steleto? [polldaddy poll=8462011]   2) kiujn kolorojn vi pliŝatas? [polldaddy poll=8461995]   Pri nia simbolo: "verdaj skoltoj" ĉar ni estas esperantistaj skoltoj "ni kreskas" estas nia moto. Enestas du ideoj: persona kresko por ĉiu…
Legi pli