Blog Post

Januara Semajnfino

Bonega reeko

La unua semajnfino de la jaro 2015 okazis de vendredo la 16a ĝis dimanĉo la 18a de januaro. En Tamines (Valonio).

Ni gastis en la skoltejo de la skoltoj de Tamines. La loko estis bonega kaj tre facile atingebla. Ili disponas du etaĝojn de unu domo. Du malgrandaj salonoj kie ni kuiris, manĝis kaj spektis filmon. Kaj unu granda sub la tegmento kie la skoltoj froste dormis.

Vendrede

Estis la kutima programo: disaj alvenoj, kuirado, instalado kaj tablo-ludoj.

La unuaj kuiris supon kaj preparis la vespermanĝo. Dingo instruis al ni ludojn sen ludiloj. Kaj la skoltoj rakontis iliajn vintrajn feriojn. Kelkaj partoprenis NR, kelkaj partoprenis JES. Do estis bona interŝanĝi rakontojn.
– “NR estis bonega, bedaŭrindas ke vi ne ĉe-estis ;-(”
– “En JES, ĉiuj drinkas o_O”

Kaj poste liten! ĉar la programo ĉi-foje estis plenplena 😉
Do kelkaj tamen trovis strangan lokon por tranokti…

ne falu!
ne falu!

Sabate

Diego alvenis. Li estas juna hispano laborante en Tournai. Bonvenon al li!

Bonvenon!
Bonvenon!

Matene ni kuiris kaj kuiris 😉
Ĉu mi jam diris ke ni kreis veran asocion “verdaj skoltoj”? Do la asocio ekzistas, kaj havas kvar estraranojn. Do ni invitis ilin kaj Samy tagmanĝi kun ni por ke ĉiuj povus interkonatiĝi.

Bonan apetiton!

Posttagmeze ni promenis kaj gladis glavojn.

Urbeto apud Sambro
Urbeto apud Sambro

Vespere ni spektis filmon. Pro fuŝa komputila programo ne eblis spekti la planitan filmon (la sono ne funkciis). Do ni rigardis “Mary en Max“. Belega filmo. Iom malĝoja tamen.

komforto? kio estas tio? ĉu vi ne estas skoltoj?
komforto? kio estas tio? ĉu vi ne estas skoltoj?

Dimanĉe

Ni devis vekiĝi tre frue por la ĉefa programero de la semajnfino: urbo-ludo kun la skoltoj de Tamines!

Post rapide reciproka prezento, la verdaj skoltoj disiĝis inter la tri patroloj de Tamines (la lacertoj, la fokoj kaj la leonoj).

La ludo estis bonega, la varma ĉokolado dum la paŭzo ankoraŭ pli:D. Finfine gajnis la patrolo de la lacertoj. Gratulojn al ili \(^_^)/

La verdaj skoltoj lernis kio estas skoltoj en Tamines. Kun patroloj kaj krioj.
La skoltoj de Tamines lernis pri Esperanto.

Ni certe baldaŭ revenos en Tamines 😉

fino de la ludo, gratuloj al ĉiuj!
fino de la ludo, gratulojn al ĉiuj!

0 Comments

  • Delfeno

    Ne, la varma cxokolado ne estis ecx pli bona: gxi estis tro dolcxa! Mi povas konfirmi; mi provis kvin glasojn por certigxi! 😉

    Kaj kia minaco: NI CERTE REVENOS MUHAHAHAAA!! :p

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.

Related Posts